FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  
disrabitaj, kvankam restis en ili multaj vestajxoj. La tiurilata konkludo estas absurda. Gxi estas nura konjekto--kaj ege malbonsenca--nenio alia. Kiel ni eksciu ke la artikloj trovitaj en la tirkestoj ne estis cxio kion la tirkestoj origine entenis? S-rino Lespanajo kaj sxia filino estigis ege izolitan vivadon, akceptis neniajn gastojn, malofte eliris en la urbon, malbezonis multajn vestosxangxajxojn. La trovitaj vestajxoj estis sendube tiel bonkvalitaj kiel aliaj povintaj aparteni al la sinjorinoj. Se rabisto forprenis iujn, kial li ne forprenis la plej bonajn? Kial ne cxiujn? Simplavorte, kial li postlasis kvar mil orajn frankojn por sin supersxargxi per pako da tolajxoj? La oron li _jes ja_ postlasis. Preskaux la tutan sumon menciitan de S-ro Minjodo, la bankisto, oni trovis surplanke, en sakoj." "Mi deziras tial forigi el viaj pensadoj la eraregan _motiv_-teorion naskigitan en la cerboj de la policanoj per tiu parto de la indicaro parolanta pri mono liverita cxe la dompordo. Koincidoj dekoble pli mirindaj ol tiu (livero de mono kaj murdo efektivigita al ties ricevinto nur tri tagojn poste) ekestigxas cxe ni cxiuj cxiun horon de niaj vivoj sen sin atentigi ecx momentdauxre. Koincidoj gxenerale estas faligiloj sur la vojo de tiu rango da pensantoj edukitaj sen instruado pri stokastiko, tiu probabloteorio al kiu la plej gloraj studobjektoj de homa esplorado sxuldas la plej gloran ilustradon. En la nuna kazo, se la oro malestintus, tio ke oni gxin liveris nur tri tagojn antauxe konsistigintus iom pli ol koincidon. Tio konfirmintus la motivteorion. Tamen en la veraj cirkonstancoj de la kazo, se ni supozu oron la motivo de la perfortajxo, necesas ankaux jugxu la misfarinton hezitema idioto forlasinta kaj sian oron kaj sian motivon." "Retenante nun konstante antauxmense la konsiderindajxojn kiujn mi atentigis al vi--tiun strangan vocxon, tiun malkutiman facilmovecon kaj tiun surprizan mankon de motivo por murdo tiel aparte abomena--ni enketu pri la bucxado mem. Jen virino mortigita per mana strangolado kaj ensxovita en kamentubon kapon malsupren. Ordinaraj murdistoj ne utiligas tian murdorimedon. Des malpli ili sin senigas tiamaniere je la murditoj. En la maniero en kiu oni suprensxovis la kadavron en la kamentubon, vi agnosku, estis io ekscese troigita--io nepre neakordigebla kun niaj kutimaj konceptoj pri homa agado, ecx kiam ni supozu la aktorojn la plej depravaciigxintaj homoj. Konsciu ankaux kiel granda estis la
PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  



Top keywords:

kamentubon

 

forprenis

 
supozu
 

postlasis

 

ankaux

 

motivo

 

Koincidoj

 

trovitaj

 

vestajxoj

 

tirkestoj


tagojn
 

gloraj

 

probabloteorio

 

perfortajxo

 

idioto

 

forlasinta

 

pensantoj

 

hezitema

 

edukitaj

 

stokastiko


instruado

 

misfarinton

 

necesas

 

motivteorion

 

liveris

 

antauxe

 

gloran

 

malestintus

 

ilustradon

 
konsistigintus

studobjektoj

 
esplorado
 

sxuldas

 

koincidon

 

konfirmintus

 

cirkonstancoj

 

strangan

 

murditoj

 

maniero

 

suprensxovis


agnosku

 

kadavron

 

tiamaniere

 

senigas

 

utiligas

 

murdorimedon

 

malpli

 
ekscese
 

troigita

 

depravaciigxintaj