FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31  
32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  
enfaligis min hazarde, dum ni elpasis C.....-Straton en la vojon kie ni nun staris. Tamen mi nepre ne komprenis kiu rilato kunligis tion kaj Cxantijon. Dupino estas neniel _cxarlatano_. "Mi klarigu," li diris, "kaj, por ke vi komprenu klare cxion, ni unue resekvu la itineron de viaj meditadoj ekde la momento en kiu mi parolis al vi gxis tiu de la renkontigxo kun la koncerna fruktovendisto. La pli grandaj eroj de la cxeno estigxas tial: Cxantijo, Oriono, D-ro Nikolo, Epikuro, stereotomio, la pavimsxtonoj, la fruktovendisto." Estas malmultaj homoj kiuj en lauxhazarda vivmomento ne elektis distrigxi rememorante la pensaditineron ilin kondukintan al apartaj opinioj. La entrepreno ofte plenas je intereso. Tiu kiu unuan fojon entreprenas la taskon miregas pri la sxajne senlimaj distanco kaj senkohero apartigantaj la komenc- kaj la finpunktojn. Kiel granda tial estis sendube mia mirego kiam mi auxdis la Francon anonci la jxusan informon dum mi ne scipovis malagnoski ties veron. Li dauxrigis: "Ni parolis pri cxevaloj, se mi bone memoras, jxus antaux ol eliri C.....-Straton. Tio estis la lasta temo kiun ni pridiskutis. Dum ni transiris en la nunan straton, fruktovendisto, portante surkape grandan korbon, rapide preterpasante nin tangxamove, flankensxovis vin sur amason da pavimsxtonoj tie kunigitaj kie oni riparas la irvojon. Vi surpasxis unu el la malfiksaj sxtonoj, stumbletis, iom tro strecxis maleolon, ekestigis gxenitan aux pauxtan mienon, murmuretis kelkajn vortojn, turnigxis por rigardi la amason, tiam antauxeniris silente. Mi ne atentis apartacele vian konduton, sed lastatempe observado farigxis por mi speco de neprajxo." "Vi fiksrigardis la grundon, kontrolante kun iritigxema aspekto la truojn kaj sulkojn de la pavimento (tiel mi konsciis ke vi ankoraux pripensis la sxtonojn) gxis kiam ni atingis la vojeton nomigxantan "Lamartino", kiun, eksperimentcele, oni pavis per superkusxigitaj kaj nititaj blokoj. Cxi-tie via mieno heligxis kaj, vidante movigxi viajn lipojn, mi ne rajtis dubi ke vi murmuris la vorton "stereotomio", terminon kiun oni pompe atribuas al tiu speco de pavimento. Mi sciis ke vi ne sukcesus diri al vi "stereotomio" sen ekpensi pri atometoj kaj rezulte pri la teorioj de Epikuro kaj, pro tio ke kiam antauxnelonge ni pridiskutis tiun temon mi menciis al vi kiel malkutime, tamen kiel senrimarke, la svagajn divenojn de tiu eminenta Heleno konfirmis nia lastatempa nebuloza kosmogonio, mi opiniis ke vi
PREV.   NEXT  
|<   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31  
32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  



Top keywords:

fruktovendisto

 

stereotomio

 
Epikuro
 

pavimsxtonoj

 

parolis

 

pavimento

 

amason

 

Straton

 

pridiskutis

 

silente


rigardi
 

atentis

 

antauxeniris

 

neprajxo

 

iritigxema

 

fiksrigardis

 

grundon

 

kontrolante

 

farigxis

 

observado


apartacele

 

konduton

 

aspekto

 

lastatempe

 

truojn

 

ekestigis

 

irvojon

 

riparas

 

surpasxis

 
malfiksaj

kunigitaj

 
tangxamove
 

flankensxovis

 

sxtonoj

 

stumbletis

 

mienon

 

pauxtan

 

murmuretis

 

kelkajn

 

vortojn


gxenitan

 

strecxis

 

maleolon

 

sulkojn

 

turnigxis

 

blokoj

 

teorioj

 
antauxnelonge
 

rezulte

 

atometoj