nomitaj atestintoj, revokite, depoziciis ke
kiam la enketintaro atingis la cxambron en kiu trovigxis la
kadavro de Frauxlino L., la pordo estis sxlosita internaflanke.
Cxio nepre silentis, neniaj gxemoj nek bruoj de iu ajn speco.
Perfortinte la pordon, ili vidis neniun. La fenestroj, kaj de
la malantauxa kaj de la antauxa cxambroj, estis fermitaj kaj
solide fiksitaj de interne. Pordo kunliganta la du cxambrojn
estis fermita sed ne sxlosita. La pordo kunliganta la antauxan
cxambron kaj la koridoron estis sxlosita kaj la sxlosilo
situis internaflanke. Malgranda cxambro situanta kvaraetagxe
en la antauxa parto de la konstruajxo, cxe la komenco de la
koridoro, estis malfermita kaj ties pordo duonaperta. Tiu
cxambro plenegis je malnovaj litoj, skatoloj, kaj tiel plu.
Oni forportis kaj zorge kontrolis tiujn. Nepre cxiun colon de
cxiu ero de la domo oni zorge kontrolis. Per tiucelaj brosoj
oni kontrolesploris la tutan longon de la kamentuboj. La domo
disponis kvar etagxojn kaj mansardojn. Surtegmenta klappordo
estis zorge fermita per najloj--versxajne restante tia jam de
multaj jaroj. La tempodauxron okazintan inter la ekauxdo de la
kverelantaj vocxoj kaj la perforta malfermo de la cxambropordo
malsame kalkulis la atestintoj. Kelkaj proponis mallongan
tempon: tri minutojn. Aliaj, pli longan tempon: kvin minutojn.
La pordo malfermigxis tre malfacile.
ALFONSO GARSIO, funebrajxisto, depozicias ke li logxas en
Kadavrejo-Strato. Estas landano de Hispanio. Partoprenis en la
domenirado. Ne iris supraetagxen. Facile nervozigxas kaj timas
eblajn rezultojn de agitigxo. Auxdis la kverelantajn vocxojn.
La bruska vocxo estis tiu de Franco. Ne komprenis kion oni
diris. La strida vocxo apartenis al Anglo. Certas pri tio. Ne
scipovas la Anglan lingvon sed jugxas laux la intonacio.
ALBERTO MONTANO, frandajxisto, depozicias ke li nombrigxis
inter la unuaj suprenirintoj. Auxdis la koncernajn vocxojn. La
rauxka vocxo estis tiu de Franco. Rekonis plurajn vortojn. La
parolanto sxajnis protestadi. Ne sukcesis distingi la vortojn
de la strida vocxo. Parolis rapide kaj malkonstante. Opinias
gxin vocxo de Ruso. Konfirmas la gxeneralan atestajxaron. Estas
Italo. Neniam interparolis kun landano de Rusio.
Pluraj atestintoj, revokit
|