e
gxin konsideris gxustavalore. Verfakte, sin konvinkinte ke nenia
eliro efektivigeblis en tiu areo, ili faris kompreneble nur ege
suprajxan tiurilatan kontrolon."
"Klare estis al mi tamen ke la sxutro apartenanta al la fenestro
situanta cxekape de la lito, se oni refaldus gxin kontrauxmuren,
atingus lokon nur du futojn for disde la fulmosucxilo. Ankaux
evidente estis ke, pere de la estigo de ege malkutima kvanto da
agado kaj kuragxo, oni povintus eniri la fenestron ekde la sucxilo.
Etendinte la brakon distancon de du futoj kaj duono (ni nun imagu la
sxutron malfermitan plenlargxe), sxtelisto povintus enmanigi solide
la lignokradajxon. Tiam, liberiginte la alian manon de cxirkaux la
sucxilo, apoginte la piedojn sekure kontraux la muron kaj saltinte
kuragxe foren, li povintus fermsvingi la sxutron. Se la fenestro, ni
supozu, estis malfermita en tiu momento, li povintus ecx sin svingi
en la cxambron."
"Mi deziras ke vi retenu mense precipe tion: mi parolis pri _ege_
malkutima grado da agado kiel nepra antauxbezono por sukcesigi tiel
dangxeran kaj tiel malfacilan entreprenon. Estas mia celo komprenigi
al vi, unue, tion ke la ago eble fareblis sed, due kaj cxefe, mi
deziras trudi al via kompreno la _ege eksterordinaran_, la preskaux
preternaturan karakteron de la facilmoveco povinta gxin plenumi."
"Vi diros, sendube, uzante la lingvajxon de la jurisprudenco, ke,
por starigi mian argumentaron, mi subtaksu anstataux plentaksi la
agadon bezonitan en tiu afero. Tio povas esti la jurisprudenca
kutimo, sed la rezono ne funkcias tiel. Mia fina celo estas nur la
vero. Mia tuja celo estas vin konvinki apudigi tiun _ege malkutiman_
agadon kiun mi jxus priparolis kaj tiun _ege strangan_ stridan (aux
rauxkan) kaj _malkonstantan_ vocxon pri kies landodeveno nenia
homparo kunkonsentis kaj en kies eldirado nenia silabado rekoneblis."
Instigite de tiuj vortoj, svaga kaj duonforma koncepto pri la
voldirajxo de Dupino traflugetis mian menson. Mi spertis la senton
situadi, sen komprenpovo, sur la rando de ekkomprenado. Same kiel
homoj fojfoje sin trovas sur la rando de rememorado sen, post cxio,
rememorpovo. Mia amiko dauxrigis sian diskurson.
"Vi konscios," li diris, "ke mi anstatauxis la temon de elirrimedo
per tiu de enirrimedo. Mi intencis komprenigi ke eniro kaj eliro
efektivigxis sammaniere, samloke. Ni nun revenu al la enajxo de
la cxambro. Ni superrigardu la tieajn aspektojn. La tirkestoj de
la sxranko, lauxraporte, estis
|