FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   >>  
e, nun depoziciis ke la fumtuboj de cxiuj kvaraetagxaj cxambroj estis tro mallargxaj por permesi la trapason de homa korpo. Dirante "tubbrosoj" oni aludis la cilindrajn balaibrosojn utiligatajn de kamentubistoj. Tiujn brosojn oni lauxirigis supren kaj malsupren en cxiu kamentubo de la domo. Ne estas malantauxflanka sxtuparo laux kiu homo povintus descendi samtempe dum la enirantoj suprenrapidigxis. La korpo de Frauxlino Lespanajo estis tiel solide fiksita en la tubo ke oni ne sukcesis gxin eligi gxis post kvar-kvin helpantoj kunigis siajn klopodojn. PAUXLO DUMASO, kuracisto, depozicias ke li estis vokita cxirkauxtagigxe por kontroli la korpojn. Ambaux kusxis tiam sur la litkadra kanabajxo en la cxambro kie malkovrigxis Frauxlino L. La kadavro de la juna virino estis ege kontuzita kaj ekskoriita. Sendube kauxzis tiujn aspektojn tio ke gxi profunde ensxovigxis en la kamentubon. La gorgxo estis ege frotacxita. Vidigxis jxus submentone pluraj profundaj ekskoriajxoj, same kiel sinsekvo da lividaj makuloj rezultigitaj lauxindikajxe far fingropremado. La vizagxo timige miskolorigxis kaj la okulgloboj elstaregis. La lango estis duone tramordita. Granda ekimozo malkovrigxis en la stomakokavo, kauxzite sendube far genupremo. Laux la opinio de S-ro Dumaso, Frauxlinon Lespanajon mortigis per strangolado homo aux homoj nekonataj. La kadavro de la patrino estis horore mutilita. Cxiuj ostoj de la dekstraj kruro kaj brako estis pli-malpli frakasitaj. La maldekstra tibio kaj aldone cxiuj ripoj de la maldekstra flanko, ege splititaj. La tute korpo, ege kontuzita kaj miskolorigita. Ne eblis diri kiel la vundoj kauxzigxis. Peza lignoklabo, aux largxa ferstango--segxo--iu ajn granda, peza, obtuza armilo povintus estigi tiajn rezultojn manipulate per la manoj de ege fortika viro. Nenia virino povintus trudi la batojn per iu ajn armilo. La kapo de la mortinto, vidite de la atestinto, estis entute apartigita disde la korpo kaj estis ankaux ege frakasita. La gorgxo estis tratrancxita versxajne per ege akra ilo--sendube per razilo. ALEKSANDRO ETJENO, kirurgo, estis alvokita kun S-ro Dumaso por kontrolesplori la kadavrojn. Konfirmis la atestajxojn kaj opiniojn de S-ro Dumaso. Nenia grava ceterajxo eksciigxis, kvan
PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   >>  



Top keywords:

povintus

 

Dumaso

 
armilo
 

Frauxlino

 

kontuzita

 

sendube

 

gorgxo

 

malkovrigxis

 

kadavro

 

virino


maldekstra
 

kontrolesplori

 

alvokita

 

patrino

 

nekonataj

 

Konfirmis

 

strangolado

 

kadavrojn

 

kirurgo

 

horore


malpli

 

dekstraj

 

ETJENO

 

mutilita

 

mortigis

 

Frauxlinon

 

tramordita

 

Granda

 

eksciigxis

 
elstaregis

miskolorigxis

 
okulgloboj
 

ekimozo

 

stomakokavo

 

opiniojn

 

atestajxojn

 

frakasitaj

 

opinio

 

kauxzite

 

ceterajxo


genupremo

 

Lespanajon

 

ALEKSANDRO

 

manipulate

 

fortika

 

rezultojn

 

versxajne

 
estigi
 

tratrancxita

 

frakasita