ne povus eviti suprendirekti la rigardon gxis la granda _nebulozo_
en Oriono kaj mi nepre atendis ke vi tiel kondutu. Efektive, vi
jes ja suprenrigardis kaj nun mi certis esti sekvinta gxuste vian
pensadvojon."
"Tamen en tiu akra riprocxado aperinta kontraux Cxantijo en la
hierauxa _Muzeo_, la satiristo, aludante tiel hontinde la nomsxangxon
efektivigitan de la sxuflikisto kiam tiu surmetis la kotornon, citis
Latinlingvan linion pri kiu ni ofte konversaciis. Mi volas diri la
linion: _Perdidit antiquum litera primum sonum_ (La antikvan sonon
detruas la unua litero.). Mi jam diris al vi antauxe ke la citajxo
aludas Orionon, vorto kiu prae literumigxis Uriono, kaj pro iuj ecoj
havantaj rilatojn kun tiu klarigo, mi konsciis ke gxin vi ne povintus
forgesi. Klare estis, tial, ke senmanke vi kunligus la ideon pri
Oriono kaj tiun pri Cxantijo. Ke vi jes ja kunligis ilin mi konsciis
vidinte la karakteron de la rideto transpasinta viajn lipojn. Vi
pensis pri la oferbucxo de la kompatinda sxuflikisto. Gxis tiam vi
antauxenklinigxis piedpasxante. Nun tamen mi vidis vin vertikaligxi
plenaltecen. Mi certis tiam ke vi meditadis pri la malalta persono
de Cxantijo. Tiumomente mi interrompis vian meditadon por rimarkigi
ke pro tio ke li estas verfakte ege malgranda ulo, tiu Cxantijo, li
havus pli bonajn sxancojn sukcesi cxe Varieteo-Teatro."
Ne longe post tio, ni tralegis vesperan numeron de _Tribunala Gazeto_
kiam la sekvontaj linioj kaptis nian atenton.
EKSTERORDINARAJ MURDOJ. Hodiauxmatene, cxirkaux la tria horo,
vekis la dormantajn logxantojn de Sankta-Rohxo-Kvartalo
sinsekvo da teruraj sxirkrioj fontintaj versxajne el la
kvara etagxo de domo de Kadavrejo-Strato, apartenanta
laux la gxenerala scio ekskluzive al iu S-rino Lespanajo
kaj sxia filino Frauxlino Kamijo Lespanajo. Post ioma
prokrasto, okazigita per sensukcesa klopodo sin enlasigi en
la kutima maniero, oni rompis la cxefpordon per levstango
kaj ok-dek najbaroj eniris, en la kompanio de du gxendarmoj.
En tiu momento la krioj jam cxesis sed, dum la vizitantaro
suprenrapidigxis laux la unua sxtuparo, du krudaj vocxoj, aux
ecx pli, auxdigxis kolere disputante versxajne en la supera
nivelo de la domo. Kiam la enirintoj atingis la duan etagxon
ankaux tiuj disputbruoj jam silentis kaj cxio restis en nepra
sensono. La kontrolantaro diskunigxis diversdirekten, hastante
de cxambro a
|