kam intervjuigxis pluraj
ceteraj homoj. Murdo tiel mistera, tiel perpleksiga pri
cxiuj detaloj, neniam antauxe okazis en Parizo--se verfakte
temas pri murdo. La polico entute malscipovas klarigi la
aferon--malkutima stato cxe ili okaze de tiaj eventoj. Tamen
ankoraux ne aperis la plej eta indico-ombro.
La vespera numero de la jxurnalo raportis ke la plej granda ekscito
dauxre agitas Sankta-Rohxo-Kvartalon, ke oni zorge rekontrolis la
koncernajn ejojn kaj novfoje intervjuis la atestintojn, sed entute
sensukcese. Postskribo menciis tamen ke Adolfo Lebono arestigxis
kaj malliberigxis, kvankam nenio sxajnis lin kulpigi krom la jam
anoncitaj faktoj.
Dupino sxajnis multege interesigxi pri la progreso de tiu
afero--almenaux tiel mi jugxis laux lia maniero, cxar li komentis
nenion. Nur post la anonco pri la malliberigo de Lebono li petis mian
opinion rilate al la murdoj.
Mi rajtis nur konsenti kun la tuta Parizanaro, tiujn konsiderante
kiel nesolveblan misteron. Mi konceptis nenian rimedon pere de kiu
spuri la murdinton.
"Ni ne jugxu laux la rimedo," diris Dupino, laux tiu rudimenta
kontrolesploro. La Pariza polico, tiel lauxdate pri _sagaceco_,
estas ruza, sed nur ruza. Iliaj entreprenoj estas senmetodaj krom
la provizora metodo de la momento. Ili elmontre envicigas multajn
rimedojn sed, ne malofte, tiuj tiel maltauxgas al la proponitaj
celoj ke ili nin pensigas pri S-ro Jxurdeno kiam li petas sian
_robe-de-chambre pour mieuxx entendre la musique_ (cxambrorobon
por pli bone auxdi la muzikon). La rezultoj kiujn ili efektivigas
estas ne malofte surprizaj, sed plejofte tiujn estigas ordinaraj
diligenteco kaj aktivado. Kiam mankas tiuj kvalitoj iliaj entreprenoj
malsukcesas. Vidoko, ekzemple, estis bona divenisto kaj persista
viro. Sed sen edukita pensado li eraris konstante pro la intenseco
mem de sia kontrolesplorado. Li difektis sian vidkapablon tenante tro
proksime la celobjekton. Li vidis eble unu-du punktojn kun malkutima
klareco, tamen agante tiel li perdis elvide la aferon kiel tutajxon.
"Rezultas tial ke oni povas agi tro profunde. La vero ne sidas cxiam
en puto. Efektive, rilate al la plej grava scio, mi opinias ke la
vero estas jes ja senmanke surfaca. Profundeco situas en la valoj kie
ni sercxas la veron, ne sur la montopintoj kie ni gxin malkovras. La
modoj kaj fontoj de tiu erarspeco bone ekzempligxas en nia meditado
pri la astroj. Spektadi stelon per ekrigardetoj, gxin okulk
|