FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26  
27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>   >|  
tre alte super la malbonaj pasioj de la homo, baldaux ree ricevis sian gajecon kaj ridetadis super la kulpa kampo de l' batalo tiel same, kiel antauxe, kiam la kampo estis ankoraux senkulpa. La alauxdoj kantadis alte super gxi, la ombroj de la flugantaj nuboj kuradis ludante super la herbejoj kaj arbaroj, super la tegmentoj kaj turoj de la urbo borderita de arboj, rapidante al la brilanta malproksimajxo, kie la tero kaj cxielo kunigxas kaj la vespera cxielrugxo estingigxas. Greno estis semata kaj elkreskadis kaj estis rikoltata; la rivereto, kiu antauxe estis rugxe kolorigita, turnadis radon de muelejo; viroj fajfadis post la plugilo; sxafoj kaj bovoj pasxtigxadis sur la herbejo; knaboj kriadis sur la kampoj por fortimigi la birdojn; fumo sin levadis el la kamentuboj; sabataj sonoriloj gaje sonoradis; maljunaj homoj vivadis kaj mortadis; la modestaj kreitajxoj de la kampo kaj la simplaj floroj de l' arbaro floradis kaj velkadis en la kutima tempo sur la sanga kampo, kie multaj miloj da homoj antauxe falis en la granda batalo. Sed en la komenco oni vidadis en la semitajxo pli mallumajn lokojn, kiujn la homoj rigardadis kun sento de teruro. Jaro post jaro ili revenadis; kaj oni sciis, ke sur tiuj cxi fruktaj lokoj homoj kaj cxevaloj kusxis enterigitaj en senorda amaso kaj bonigis la teron. La kampisto, kiu tie plugadis, timadis la grandajn vermojn, kiuj logxis tie cxi en la tero; kaj la garboj, kiujn oni tie rikoltis, en la dauxro de multaj jaroj estis nomataj la garboj batalaj kaj metataj aparte, kaj neniam garbo batala cxe la festo de rikolto venadis sur la lastan veturilon. Tra longa tempo kun cxiu farita sulko estis trovata postesigno de la batalo. Longan tempon oni vidadis difektitajn arbojn sur la kampo kaj duone detruitajn barilojn kaj murojn sur la lokoj, kie estis mortiga mana batalado, kaj lokojn forte batitajn per piedoj, kie nenia herbeto volis kreski. Longan tempon cxiu knabino timis ornami al si la harojn aux la bruston per la plej bela floro de tiu cxi kampo de l' mortintoj; -- kaj longan tempon oni kredis, ke la tie kreskantaj beroj lasas post si en la mano, kiu ilin desxiras, neforigeblan makulon. Sed la jaroj, kvankam ili pasadis tiel rapide, kiel la nuboj de somero, per sia irado malaperigadis ecx tiujn cxi postesignojn de la malnova batalo kaj elvisxis la legendajn rememorojn de gxi el la kapo de la homoj, gxis ili akceptis la formon de fabeloj de maljunaj virinoj kaj kun cxiu jaro estis pli forg
PREV.   NEXT  
|<   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26  
27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>   >|  



Top keywords:

batalo

 

antauxe

 

tempon

 

Longan

 

multaj

 

maljunaj

 
vidadis
 

garboj

 

lokojn

 

grandajn


timadis
 

difektitajn

 

postesigno

 

bonigis

 

kampisto

 

trovata

 

farita

 

plugadis

 
veturilon
 

metataj


aparte

 
logxis
 

batalaj

 

nomataj

 

dauxro

 
arbojn
 

neniam

 
rikoltis
 

rikolto

 

venadis


batala

 

vermojn

 

lastan

 

piedoj

 

rapide

 

pasadis

 

somero

 
malaperigadis
 

kvankam

 

makulon


desxiras
 
neforigeblan
 

formon

 
akceptis
 
fabeloj
 
virinoj
 

malnova

 

postesignojn

 

elvisxis

 

legendajn