FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   >>   >|  
en la vizagxon, "cxar hodiaux estas ies tago de naskigxo". "Ies tago de naskigxo, mia kateto?" diris la doktoro. "Cxu vi ne scias, ke cxiun tagon estas ies tago de naskigxo? Cxu vi ne scias, kiom multe da novuloj cxiun minuton komencas la strangan kaj ridindan aferon -- ha, ha, ha! oni tute ne povas paroli pri gxi serioze -- kiun oni nomas la vivo?" "Ne, patro!" "Kompreneble vi ne; vi estas virino -- preskaux", diris la doktoro. "Cetere", li aldonis kaj rigardis en la belan vizagxon, kiu sin tiris al la lia, "mi pensas, ke gxi estas via tago de naskigxo". "Kio! Efektive, mia patro?" ekkriis lia amata filino kaj donis al li la lipojn por kiso. "Jen havu! kaj ankaux mian amon", diris la doktoro kaj kisis sxin; "kaj tiu cxi tago ofte, tre ofte revenadu -- kia penso! La penso deziri oftan ripetadon en tia farso", diris la doktoro por si mem, "estas bona! Ha, ha, ha!" La doktoro Jeddler estis, kiel la leganto jam scias, granda filozofo; kaj la cxefa tezo de lia filozofio estis rigardi la tutan mondon kiel grandega farso, kiel io tro sensenca, por ke prudenta homo povu serioze pensi pri gxi. Tiu cxi dogmo estis en sia komenco rezultato de la kampo de l' batalo, sur kiu li logxis, kiel Vi baldaux sciigxos. "Kiel propre venis al Vi la muziko?" demandis la doktoro. "Kompreneble gxi estas sxtelistoj de kokoj. De kie venis la muzikantoj?" "Alfred ilin alsendis", respondis lia filino Grace kaj ree alfortikigis kelkajn simplajn florojn, per kiuj sxi antauxe ornamis la harojn de sia fratino kaj kiujn la dancado malfortikigis. "Tiel Alfred alsendis la muzikon?" rediris la doktoro. "Jes, li renkontis ilin en la vojo, kiam li matene venis. Tiuj cxi homoj migras per piedo kaj tiun cxi nokton ripozis en la urbo; kaj cxar hodiaux estas la tago de naskigxo de Marion kaj li pensis, ke li faros al sxi plezuron, li alsendis ilin tien cxi kun bileto, en kiu estis skribite, ke, se mi gxin aprobas, ili alportu al sxi serenadon." "Jes, jes" diris la doktoro, "li cxiam demandas vian opinion". "Kaj cxar mia opinio sin montris favora", gaje diris Grace kaj haltis por momento, por admiri la cxarman kapon, kiun sxi ornamis; "kaj cxar Marion estis tre gaja kaj komencis danci, ni fine dancis ambaux sub la muziko de Alfred, gxis ni perdis la spiradon. Kaj la muziko placxis al ni tiom pli, ke Alfred gxin sendis. Ne vere, kara Marion"? "Ho, mi ne scias, Grace. Kiel vi min turmentas kun Alfred!" "Mi vin turmentas, kiam mi
PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   >>   >|  



Top keywords:

doktoro

 

naskigxo

 

Alfred

 

Marion

 

muziko

 

alsendis

 
filino
 

ornamis

 

turmentas

 
Kompreneble

hodiaux

 

vizagxon

 

serioze

 

rediris

 
sendis
 

muzikon

 
malfortikigis
 

renkontis

 

matene

 

migras


kelkajn
 

simplajn

 

florojn

 

alfortikigis

 

respondis

 
harojn
 

fratino

 

nokton

 

antauxe

 

dancado


spiradon

 

muzikantoj

 

opinio

 

montris

 

dancis

 
opinion
 

demandas

 
favora
 

komencis

 

cxarman


haltis

 
momento
 

admiri

 

serenadon

 

plezuron

 

pensis

 
placxis
 

perdis

 
bileto
 
aprobas