FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27  
28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   >>   >|  
de la helrugxa rimenajxo pendis argxentaj sonoriletoj; kaj sur la kapo de l' cxevalo flirtadis bela ardea plumfasko. La rajdanto havis noblan aspekton, kaj liaj vestoj estis konformaj al la belegeco de lia cxevalo. Blanka turbano, ricxe brodita per oro, kovris lian kapon; la jako kaj la ampleksa pantalono estis fajre rugxaj; kaj je lia flanko pendis kurba ricxtenila glavo. Lia turbano, malsuprentirita survizagxen; liaj nigraj okuloj, fulmebrilantaj el sub tufaj brovoj; lia longa barbo dependanta sub hoka nazo, -- cxio cxi tio donis al la rajdanto aspekton sovagxan kaj maltimegan. Kiam li trovigxis proksimume kvindek pasxojn de la fronto de l' karavano, li pikis la cxevalon, kaj post kelke da momentoj atingis la antauxgvardion. Tiel eksterordinare estis vidi rajdanton, kiu sola trapasas la dezerton, ke la karavanaj gardistoj eketendis kontraux li siajn lancojn, pro timo pri ia atako. "Kion vi volas fari?" ekkriis la rajdanto, vidante ke oni tiel bataleme akceptas lin. "Cxu vi kredas, ke unu sola homo atakos vian karavanon?" La gardistoj, konfuzigxinte, relevis la lancojn; ilia estro alrajdis al la fremdulo kaj demandis, kion li deziras. "Kiu estas la posedanto de cxi tiu karavano?" demandis la rajdanto. "Al _unu_ sinjoro gxi ne apartenas," respondis la alia, "sed al kelkaj komercistoj, kiuj el Mekka vojiras hejmlanden, kaj kiujn ni kondukas tra la dezerto, cxar ofte atakadas la vojagxantojn cxiuspeca kanajlaro." "Konduku min do al la komercistoj," petis la fremdulo. "Tio ne povas ankoraux farigxi," respondis la oficiro, "cxar ni devas antauxeniri senhalte, kaj la komercistoj trovigxas malantauxe, je interspaco de almenaux kvaronhora vojo. Sed se vi volas rajdi kun mi, gxis ni haltos por preni la tagmezan ripozon, mi plenumos vian deziron." La fremdulo respondis nenion; li deligis de la selo sian longan pipon kaj komencis forte fumi, rajdante apud la gardistestro. Tiu cxi lasta tute ne sciis, kion li devas pensi pri la nekonatulo; li ne kuragxis rekte demandi lin pri lia nomo; kaj kiam, ruze rimarkigante, "Jen bonan tabakon vi fumas," aux, "Belege pasxadas via cxevalo," li tiel provis iniciati interparoladon, "Jes, jes!" respondis cxiam la fremdulo, mallonge. Fine ili alvenis al la loko, kie oni volis tagmeze ripozi. Stariginte garde sian tacxmenton, la cxefgardisto faris halton kaj atendis, kune kun la fremdulo, la alvenon de la karavano. Preterpasis tridek peze sxargxitaj kameloj, kiujn k
PREV.   NEXT  
|<   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27  
28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   >>   >|  



Top keywords:

fremdulo

 

rajdanto

 

respondis

 

karavano

 

komercistoj

 

cxevalo

 

gardistoj

 

lancojn

 

pendis

 
demandis

turbano
 

aspekton

 

kvaronhora

 
tagmezan
 

ripozon

 

haltos

 
plenumos
 

almenaux

 
vojagxantojn
 

atakadas


cxiuspeca
 

kanajlaro

 

Konduku

 

dezerto

 

vojiras

 

hejmlanden

 

kondukas

 

antauxeniri

 

senhalte

 

trovigxas


malantauxe

 

oficiro

 

farigxi

 
deziron
 

ankoraux

 

interspaco

 

alvenis

 
tagmeze
 

mallonge

 
iniciati

provis
 
interparoladon
 

ripozi

 

Stariginte

 

tridek

 

Preterpasis

 

sxargxitaj

 

kameloj

 
alvenon
 

tacxmenton