FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26  
27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>   >|  
. Kvankam Hauff mem, kiel literatura geniulo, staras eble malpli alte, ol la jxus nomitaj, liajn verkojn oni ankoraux hodiaux legas kun plej granda gxuo, kaj cxi tiun popularecon la auxtoro de la mondkonataj _Fabeloj_ certe sxuldas precipe al sia cxarma arto rakontista. Kelkaj liaj fabeloj rememorigas forte pri _Mil kaj unu Noktoj_; aliaj estas laux stilo pure germanaj. Brilantan talenton de satiristo li ofte montras en siaj noveloj, k.e. en _Der Mann im Mond_ (la viro en la luno), verko, kiu unua alportis al li famon. Alia lia cxefverko estas lia _Lichtenstein_, rimarkinda kiel la unua grava historia romano en germana literaturo; gxi estas grandparte imitajxo laux Scott kaj bazigxas sur romantika legendo de la Hauff'a hejmlando (Wurttemberg). Ankaux bonegajn versajxojn Hauff postlasis al ni: veraj "Volkslieder" (popolaj kantoj) farigxis kelkaj liaj militistaj lirikoj, k.e. _Morgenrot_ (matenrugxo). Frutempa morto trafis la poeton en lia naskurbo en la jaro 1827. Por konigi ankaux al la esperantista mondo gravan germanan verkiston, kaj por prezenti al cxiuj karaj samideanoj novan amuzan legajxon, espereble tauxgan por montri la absolutan suficxecon, ja la mirindajn kapablojn de la _sola_ Lingvo Internacia, mi entreprenis tiun cxi tradukon de ses el la Hauff'aj fabeloj. Neniel mi miros nek malgxojos, se la lingva stilo de tiu cxi libreto ne placxos; sed mia laboro ne estos vana, se bonvolaj kritikantoj konsentos pri gxia fideleco al la fundamento de la amata Lingvo, kaj se germanaj amikoj gxin jugxos suficxe fidela al la originalo. Mi plenumas agrablan devon, kiam mi esprimas cxi tie mian plej koregan dankon al la Redaktoroj de _The British Esperantist_ -- kie, sub la titolo "_Fabeloj_," _La Karavano_ jam aperis -- pro la multaj kaj grandvaloraj konsiloj, per kiuj ili afable kunlaboradis en la verkado de la sekvantaj pagxoj. J. W. Eggleton. Haubinda (Germanujo), la 28an de Aprilo, 1910. LA KARAVANO. Trapasis foje la dezerton granda karavano. Sur la vastega ebenajxo, kie nenio vidigxas krom sablo kaj cxielo, jam auxdigxis malproksime sonoriletoj de kameloj kaj argxentaj tintiletoj de cxevaloj. Densa polva nubo, gxin antauxiranta, anoncis gxian proksimecon; kaj cxiam, kiam vento dispelis la nubon, blindigis la okulojn brilegaj armiloj kaj vestoj lumradiantaj. Tiel montrigxis la karavano al homo, kiu de l' flanko alrajdis al gxi. Li sidis sur bela araba cxevalo, kovrita per tigra felo;
PREV.   NEXT  
|<   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26  
27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>   >|  



Top keywords:

germanaj

 

Lingvo

 

fabeloj

 

karavano

 

granda

 

Fabeloj

 

originalo

 

koregan

 

dankon

 

fidela


esprimas

 

plenumas

 

agrablan

 

aperis

 

multaj

 

konsiloj

 

grandvaloraj

 

Karavano

 
British
 

suficxe


Esperantist

 
titolo
 

Redaktoroj

 

amikoj

 

libreto

 

kovrita

 

placxos

 

lingva

 

Neniel

 
malgxojos

laboro
 

fundamento

 

cxevalo

 

alrajdis

 
fideleco
 
bonvolaj
 
kritikantoj
 

konsentos

 
jugxos
 

auxdigxis


cxielo

 

malproksime

 

okulojn

 

kameloj

 

sonoriletoj

 

brilegaj

 

ebenajxo

 

armiloj

 

vidigxas

 

argxentaj