FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   >>   >|  
rovigxas komercajxoj. La kolportisto malfermis la tirkeston, kaj oni vidis en gxi skatoleton plenan de nigreta pulvoro kaj paperfolion kun stranga skribajxo kiun nek la kalifo nek Mansor povis legi. "Mi ricevis cxi tiujn ambaux objektojn de komercisto, kiu trovis ilin sur la strato en Mekka," diris la kolportisto. "Mi ne scias, kion ili enhavas. Por malalta prezo mi metas ilin je via dispono; al mi ili utilas nenion." La kalifo, kiu amis havi en sia biblioteko antikvajn manuskriptojn, ecx se li ne povis legi ilin, acxetis la skribajxon kaj la skatolon kaj forpermesis la kolportiston. Sed la kalifo pensis, ke li plezurege sciigxus, kion la skribajxo enhavas. Tial li demandis la veziron, cxu li ne konas iun, kiu povas gxin decxifri. "Favora mia estro!" respondis cxi tiu; "apud la granda moskeo logxas homo, kiun oni nomas Selim la Sagxa; tiu komprenas cxiujn lingvojn; venigu lin; eble li konas la misterajn figurajxojn." Baldaux aperis la sagxa Selim. "Selim," parolis al li la kalifo, "vi estas, lauxdire, tre sagxa; rigardu do cxi tiun skribajxon kaj sciigu min, cxu vi povas gxin legi. Se vi sukcesos gxin legi, vi ricevos de mi novan festenan veston; sed se ne, vi ricevos dek-du survangojn kaj dudek-kvin plandobatojn, cxar en tiu okazo oni malprave nomas vin Selim la Sagxa." Selim sin klinis kaj diris: "Efektivigxu via volo, sinjoro!" Dum longa tempo li atente rigardis la skribajxon, poste ekkriis subite: "Tio estas latinajxo, sinjoro; oni pendigu min, se gxi ne estas latinajxo." "Diru, kion gxi enhavas," ordonis la kalifo, "se latinajxo gxi estas." Selim tradukis: "Ho vi, kiu ajn trovos cxi tion, lauxdu Allah'on pro lia favorkoreco! Kiu enflaros la pulvoron en cxi tiu skatoleto kaj diros: _Mutabor_, tiu povos sin aliformigi en kiun ajn beston kaj komprenos la lingvon de la bestoj. Por reveni en sian homan figuron, li klinu sin trifoje orienten kaj rediru tiun saman vorton. Sed, post la aliformigxo, gardu vin, ke vi ne ridu; alie la sorcxvorto tute malaperos el via memoro, kaj vi restos besto." Kiam Selim la Sagxa finis legi, plenigxis de gxojo la koro de l' kalifo. Li ordonis al la sagxulo jxure promesi, ke li al neniu malkovros la sekreton, donacis al li belan veston kaj foririgis lin. Kaj al sia grandveziro li diris: "Jen bonegan acxeton ni faris, Mansor. Kiel gxoje mi atendas la momenton, kiam mi farigxos besto! Morgaux matene vi venu al mi. Poste ni iros kune sur la kamparon, en
PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   >>   >|  



Top keywords:

kalifo

 

enhavas

 

skribajxon

 
latinajxo
 

sinjoro

 
ordonis
 

ricevos

 

veston

 
skribajxo
 
kolportisto

Mansor

 

bestoj

 
reveni
 
lingvon
 
beston
 

Mutabor

 

aliformigi

 

komprenos

 

figuron

 
vorton

aliformigxo

 
rediru
 

orienten

 

trifoje

 

skatoleto

 

kamparon

 
tradukis
 
pendigu
 

ekkriis

 

subite


malfermis

 

trovos

 

favorkoreco

 

enflaros

 

pulvoron

 

lauxdu

 

grandveziro

 
bonegan
 

foririgis

 

malkovros


sekreton
 

donacis

 
acxeton
 
momenton
 
farigxos
 

Morgaux

 

atendas

 
rovigxas
 
promesi
 

malaperos