FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27  
28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  
ite kaptis kaj min apartigis De la amatoj kaj per fera mano La cxarman ligon sxiris. Flugis for La gxojo de l' juneco, la gxuado De la unuaj jaroj. Ecx savita, Mi estis jam nur ombro; la gajeco De l' viv' en mi neniam plu refloros. ARKAS. Se vi vin nomas tiel malfelicxa, Mi povas ankaux nomi vin sendanka. IFIGENIO. Vi dankon cxiam havas. ARKAS. Sed ne tiun Sinceran, kiu logas bonfaradon, Gajecon, kiu al la mastro montras Kontentan vivon kaj amantan koron. Memoru, kiam antaux multaj jaroj Mistera sort' alportis vin cxi tien, Ho, tiam vin, donitan de la dioj, Renkontis Toas kun respekt' kaj amo; Amike vin akceptis tiu bordo, Pri kiu kun teruro cxiam pensas Fremduloj, cxar neniam antaux vi Fremdul' en nian regnon povis veni, Se li ne volis laux antikva moro Sur la sxtuparo sankta de Diano Tuj fali kiel sanga oferdono. IFIGENIO. Libere spiri ne signifas vivi. Cxu estas vivo, se sur unu loko, Kiel spirito cxirkaux sia tombo, Mi devas nur funebri? Cxu gxi estas Natura, gaja kaj konscia vivo, Se cxiu tago, vane trasongxita, Preparas nin al tiuj grizaj tagoj, El kiuj sur malgaja bord' de Leto Konsistas la estado de l' mortintoj? Sencela vivo estas frua morto; Jen estas mia plej virina sorto. ARKAS. Pardonas mi la noblan fierecon, Pro kiu al vi mem vi ne suficxas; Mi vin bedauxras, cxar la tutan gxuon De l' viv' gxi de vi rabas. Cxu nenion De via veno vi cxi tie faris? Sed kiu do la regxon serenigis? Kaj kiu per bonkora admonado Forigis la antikvan kruelajxon, Ke cxiu fremda devis sian vivon Sur la altaro de Diano perdi? Kaj la kaptitojn kiu tiel ofte De certa mort' resendis al patrujo? Kaj cxu, anstataux flami per kolero Pro perdo de antikvaj oferdonoj, Diano ne auxskultis vian pregxon? Kaj cxu ne cxirkauxflugas la armeon La venko kaj ecx antaux gxi rapidas? Cxu ne pli bonan sorton cxiu sentas De l' temp' kiam la regxo, cxiam sagxa Kaj brava, nun sub via efikado Farigxis ankaux mola, favorkora, Al ni faciligante nian devon De la silenta obeado? Tion Vi nomas senceleco, se de vi Sur milojn dolcxe gutas la balzamo? Se al popol', al kiu Di' vin donis, Vi estas nova fonto de felicxo Kaj donas sur la bordo de la morto Al la fremdulo savon kaj revenon? IFIGENIO. Malgranda faritajxo malaperas Cxe la rigardo, kiom fari restas. ARKAS. Cxu decas tro malsxati siajn farojn? IFIGENIO. Malbone estas siajn farojn pesi. ARKAS. Fiere veran indon t
PREV.   NEXT  
|<   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27  
28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:

IFIGENIO

 

antaux

 

ankaux

 

neniam

 

farojn

 

malsxati

 
fremda
 

Forigis

 

kruelajxon

 

Malbone


antikvan
 

kaptitojn

 

patrujo

 

resendis

 

restas

 

anstataux

 

altaro

 

admonado

 
regxon
 

fierecon


suficxas

 
bedauxras
 

noblan

 

Pardonas

 

virina

 
serenigis
 

nenion

 
bonkora
 

oferdonoj

 

silenta


obeado

 

faciligante

 

favorkora

 

faritajxo

 

Malgranda

 

revenon

 

senceleco

 
milojn
 

felicxo

 

fremdulo


dolcxe
 
balzamo
 

Farigxis

 
efikado
 
cxirkauxflugas
 
pregxon
 

armeon

 

rigardo

 

antikvaj

 

auxskultis