FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  
i kaj vi altrudus Al li postulon, kiun vi ne devas: Li ankaux havas glavon, havas brakon, Por siajn rajtojn antaux vi defendi. Sed mi nenion havas krom la vortoj, Kaj nobla viro devas dece sxati La vorton de virino. TOAS. Mi gxin sxatas Pli, ol mi sxatus glavon de la frato. IFIGENIO. Sxangxigxas la sukces' en la batalo; Ne taksu malamikon tro malforta. Ecx malfortulon la natur' ne lasis Sen helpo kontraux pugno de fortulo. Gxi al li donis ruzon, artifikojn; Li cedas, li prokrastas, cxirkauxiras. Jes, la fortul' meritas la ruzajxojn. TOAS. Ruzajxon neniigas singardeco. IFIGENIO. Animo pura ruzon ne bezonas. TOAS. Vin mem vi nesingarde ja kondamnas! IFIGENIO. Ho, se vi vidus, kiel la animo En mi batalas forte, por rebati Malbonan tenton tuj en la komenco! Do sendefenda antaux vi mi staras? La belan peton, tiun cxarman brancxon, En mano de virino pli potencan Ol glavo kaj ol lanco, vi forpusxas? Per kio do mi povas min defendi? Cxu mi miraklon petu de l' diino? Cxu en mi mem jam forto ne ekzistas? TOAS. Mi vidas, ke la sorto de l' fremduloj Vin tre maltrankviligas. Kiuj estas La viroj, kiuj tiom vin zorgigas? IFIGENIO. La viroj--ili estas--mi supozas, Ke ili estas grekoj. TOAS. Samlandanoj? Kaj certe ja en vi ili revekis La belan bildon de reveno hejmen? IFIGENIO (post mallonga silento). Cxu por kuragxa, ne auxdita faro La rajton havas sole nur la viro? Cxu neeblajxon sole li alpremas Al sia forta kaj heroa brusto? Sed kion oni nomas granda? Kio Kun ekscitado levas la animon De cxiam ripetanta rakontanto, Se ne la faro, kiu preskaux tute Sukceson ne promesas, kiun tamen Kuragxa homo brave entreprenas? Cxu tiu, kiu sola en la nokto Penetras en tendaron malamikan Kaj kiel flamo ne antauxvidita Atakas furioze la dormantojn Kaj vekigxantojn, fine, atakita De l' levigxintoj, tamen forrapidas Kun multo da akiro,--cxu li sola Meritas gloron? Cxu nur tiu, kiu La vojon sendangxeran malsxatante, Kuragxe pasas montojn kaj arbarojn, Por landon liberigi de rabistoj? Por ni nenio restas? Cxu virino Naturan sian rajton devas perdi? Sovagxa esti kontraux sovagxuloj, La rajton de la glav' de vi forrabi Laux maniero de amazoninoj Kaj la premadon vengxi nur per sango? En mia brusto ondas malkviete Kuragxa entrepreno: mi konscias, Ke mi riprocxon grandan ne evitos, Nek malfelicxon, se gxi ne sukcesos; Sed mi al vi transdo
PREV.   NEXT  
|<   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:

IFIGENIO

 

rajton

 

virino

 

glavon

 

brusto

 

kontraux

 
Kuragxa
 

defendi

 

antaux

 

malamikan


promesas
 

Sukceson

 

preskaux

 

tendaron

 

entreprenas

 

Penetras

 

neeblajxon

 

alpremas

 
hejmen
 

mallonga


silento

 
kuragxa
 

auxdita

 

animon

 

ripetanta

 
rakontanto
 

ekscitado

 
granda
 

reveno

 

maniero


amazoninoj

 

premadon

 

vengxi

 

forrabi

 

Sovagxa

 

sovagxuloj

 

malfelicxon

 
sukcesos
 

transdo

 

evitos


grandan
 
malkviete
 

entrepreno

 
konscias
 
riprocxon
 
Naturan
 

restas

 

forrapidas

 

bildon

 

levigxintoj