FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48  
49   50   >>  
a, furiozu En la mallumo de la frenezeco! Se via vol', pro kiu vi cxi tie Min kasxis, nun jam estas plenumita, Se min per li kaj lin per mi vi volas Mirakle savi, tiam liberigu Lin de l' katenoj de l' malbeno lia, Ke la tre kara tempo de la savo Por cxiam ne forflugu! PILADO. Cxu vi rekonas nin? Cxu vi rekonas La sanktan arbareton kaj la lumon? Gxi ja ne povus lumi por mortintoj! Cxu sentas vi la brakojn de l' amiko Kaj de l' fratino, kiuj vin ankoraux En plena vivo tenas? Palpu forte! Ne estas ni fantomoj. Konvinkigxu! Rekonsciigxu! Cxiu minuteto Nun estas kara; nia savo pendas Nun sur faden' malforta, kiun sxpinas Por ni, videble, ia bona Parko. ORESTO (al Ifigenio). Ho, lasu min je la unua fojo En viaj brakoj gxui puran gxojon! Vi, dioj, kiuj kun potenco flama La sxargxon de l' nubegoj liberigas Kaj la sopire petegitan pluvon Kun bruo de ventego kaj de tondro Sovagxtorente versxas sur la teron, Sed baldaux la teruron de la homoj Vi faras beno kaj la timon sxangxas En gxojon kaj en lauxtan dankon, kiam En gutoj de folioj fresxegitaj La nova sun' miloble speguligxas Kaj per afabla man' Iriso sxiras La grizan kovron de la lastaj nuboj: Ho, lasu ankaux min nun en la brakoj De la fratino, cxe l' fidela brusto De la amik' kun plena danko gxui Kaj teni, kion vi al mi donacis! Forfalas la malbeno, tion diras Al mi la koro; jam la Euxmenidoj Returne kuras nun al la Tartaro Kaj tondre fermas feran la pordegon. La ter' elspiras fresxon bonodoran Kaj min invitas nove aspiradi Al gxoj' de l' vivo kaj al grandaj faroj. PILADO. Rapidu, cxar la tempo baldaux pasos! La vento, kiu blovos niajn velojn, Nur gxi forportu nian plenan gxojon Al la Olimpo. Nun ni devas nepre Rapide konsiligxi kaj decidi. AKTO KVARA. SCENO UNUA. IFIGENIO (sola). Se por mortemulo La dioj destinas Tre multajn konfuzojn Kaj por li preparas Skuantan transiron De gxoj' al doloro, De suferoj al gxojo: Tiam apud la urbo Aux sur bord' malproksima Ili por li edukas Amikon trankvilan, Ke en hor' de mizero Estu preta la helpo. Ho, benu, dioj, benu vi Piladon Kaj benu cxiun lian entreprenon! Li estas forta brako en batalo, Li estas luma sagxo en kunveno, Cxar tre trankvilan havas li animon Kaj al la suferantoj li alportas Konsilon kaj en gxusta tempo helpon. Min li forsxiris de la frato, kiun Mi kun ador' senfine rigardadis, Mi gxojis kaj mi gxuis, mi ne povis Satigxi d
PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48  
49   50   >>  



Top keywords:

gxojon

 
PILADO
 
brakoj
 

fratino

 

trankvilan

 

baldaux

 

rekonas

 

malbeno

 
konsiligxi
 

Rapide


Returne
 
plenan
 

Olimpo

 

Euxmenidoj

 

forportu

 

Forfalas

 

donacis

 
decidi
 

velojn

 

fresxon


Rapidu

 
grandaj
 
bonodoran
 

aspiradi

 

elspiras

 

invitas

 
Tartaro
 

tondre

 

pordegon

 

blovos


fermas

 

kunveno

 

animon

 

suferantoj

 

entreprenon

 

batalo

 

alportas

 

Konsilon

 
gxojis
 

Satigxi


rigardadis

 

senfine

 

helpon

 
gxusta
 
forsxiris
 
Piladon
 

transiron

 

Skuantan

 

doloro

 

suferoj