FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  
rnas sin felicxe Al dolcxa la konsolo, kiel floro Sin turnas al la suno. Kian gxojon Alportas firmaj vortoj de amiko Apudestanta! tiuj vortoj havas Cxielan forton, dum solulo falas Sub sxargx' de sia propra meditado! Sxlositaj en la brusto, maturigxas Nur malfacile kaj tre malrapide La pensoj kaj decidoj, sed alesto De kara homo ilin tre facile Disvolvas. PILADO. Nun adiaux! Mi rapidos Nun trankviligi la amikojn, kiuj Atendas sopirante. Poste baldaux Cxi tien mi revenos kaj, kasxita En arbetajx' de roko, mi atendos De vi signalon.--Tamen diru, kial Vi nun meditas? Vian frunton kovris Subite ia ombro de malgxojo. IFIGENIO. Pardonu! Kiel la senpezaj nuboj Antauxe de la suno, tiel flugas Malgranda zorgo antaux mia koro. PILADO. Ne timu! Nur por trompi la dangxero Sin ligis kun la timo. Ambaux estas Kunuloj. IFIGENIO. Tamen ne malnobla estas La zorgo, kiu penas min averti, Ke mi ne trompu mian regxon, kiu Por mi farigxis kvazaux dua patro. PILADO. La homon, kiu bucxas vian fraton! IFIGENIO. La homon, kiu faris al mi bonon. PILADO. Se la neces' ordonas, gxi ne estas Maldanko. IFIGENIO. Tamen restas gxi maldanko; Nur la neces' gxin senkulpigas. PILADO. Prava Vi estas antaux dioj, antaux homoj. IFIGENIO. Sed mia propra koro ne silentas. PILADO. Tro-severeco estas fiereco. IFIGENIO. Mi tion ne esploras, mi nur sentas. PILADO. Kun gxusta sent' vi devas vin adori. IFIGENIO. Felicxa estas kor' nur tute pura. PILADO. Vi tia vin konservis en la templo; La vivo nin instruas esti malpli Severa kontraux ni kaj la aliaj; Vi ankaux tion lernos. Tiel strange La homa gento estas konstruita, Tiele cxio estas reciproke Interplektita kaj interligita, Ke en si mem aux kun aliaj homoj Neniu povas resti tute pura Aux senkonfuza. Ni ne devas esti Jugxantoj pri ni mem. La homo devas Nur marsxi kaj observi sian vojon; Cxar tre malofte homo gxuste taksas Faritajn siajn farojn, sed li preskaux Neniam scias taksi la faratajn. IFIGENIO. Vi preskaux min konvinkis. PILADO. Sed por kio Konvinki, se elekto ne ekzistas? Por savi fraton, vin kaj la amikon, Nur unu voj' ekzistas; tial restas Nur la demand', cxu ni la vojon iras? IFIGENIO. Ho, lasu min heziti! cxar vi mem Ne farus kun anima trankvileco Tielan maljustajxon kontraux homo, De kiu vi ricevis nu
PREV.   NEXT  
|<   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:

PILADO

 

IFIGENIO

 

antaux

 

kontraux

 

ekzistas

 

preskaux

 
fraton
 

restas

 

vortoj

 

propra


strange
 

lernos

 

konsolo

 

dolcxa

 

ankaux

 

interligita

 

Interplektita

 

reciproke

 
Severa
 

konstruita


instruas

 
sentas
 

gxusta

 

esploras

 

severeco

 
fiereco
 

gxojon

 
Felicxa
 

templo

 

konservis


turnas

 

malpli

 

demand

 

amikon

 

elekto

 

Tielan

 

maljustajxon

 
ricevis
 

trankvileco

 

heziti


Konvinki
 
felicxe
 

malofte

 
observi
 
marsxi
 
senkonfuza
 

Jugxantoj

 

gxuste

 

taksas

 

faratajn