FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47  
48   49   50   >>  
to mia fluos Trankvile al la fonto de forgeso, Al vi, fantomoj, al nebul' eterna. Permesu, ke en via mezo trovu Ripozon la pelita fil' de l' tero! Mi auxdas murmureton en la brancxoj, El la krepusko venas ia bruo ... La novan gaston vidi ili venas! Ha, kia estas la anaro, kiu Majeste iras, kvazaux princa domo? Maljunaj, junaj, viroj kaj virinoj Kviete marsxas. Disimilaj sxajnas Pasantaj la fantomoj. Jes, mi vidas, Jen la prapatroj de la domo mia. Atreo marsxas pace kun Tiesto; La knaboj gaje ludas cxirkaux ili. Cxu vin jam plu malpaco ne disigas? Cxu kune kun la lumo de la suno La vengxo estingigxis? Tiam min Vi ankaux ja akceptos kaj mi povos Aligxi al solena via marsxo. Bonvenon, patroj! Vin salutas Oresto, La lasta viro de via gento; Kion vi semis, li gxin rikoltis: Kun sxargx' de malbeno li iras malsupren. Sed malpli cxi tie pezas la sxargxoj. Prenu lin, prenu en vian anaron! Mi estimas Atreon, mi estimas Tieston: Cxi tie ni cxiuj perdis malamon.-- Al mi montru la patron, kiun mi vidis Nur unu fojon en mia vivo! Cxu vi gxi estas, la patro mia? Kaj la patrinon vi ame kondukas? Se donas la manon al vi Klitemnestro, Tiam ankaux Oresto povas alpasxi Kaj diri al sxi: vian filon rigardu!-- Vidu ambaux la filon! Akceptu lin bone! Sur tero ja estis salut' de mortigo La vorto signala en nia domo, Kaj siajn gxojojn la gento Tantala Trovis nur transe de l' nokto eterna. Vi vokas: Bonvenon! vi min akceptas! Min konduku, mi petas, al la maljunulo, Al la patro de l' gento! Kie li estas? Mi volas lin vidi, la kapon la karan, La adoratan, kiu sidadis En konsiligx' kun la dioj senmortaj. Sxajnas, vi tremas, vi vin deturnas? Cxu li suferas, la diosimila? Ho ve! la plej altaj la potenculoj Per feraj cxenoj la bruston heroan Por teruraj turmentoj alforgxis! SCENO TRIA. ORESTO. IFIGENIO. PILADO. ORESTO. Cxu ankaux vi jam venis malsupren? Bonvenon, fratino! Sed mankas Elektro! Sxin ankaux sendu al ni plej baldaux Ia bona dio per sago kompata! Nur vin mi bedauxras, malfelicxa amiko! Ho, venu, venu al la tron' de Plutono, Kiel novaj gastoj ni salutu la mastron! IFIGENIO. Ho, vi, gefratoj, kiuj de l' cxielo En tag' kaj nokto al la homoj donas La belan lumon, sed ne rajtas lumi Al la mortintoj,--savu nin, gefratojn! Ho, vi Diano, kiu vian fraton Amegas pli ol cxion en la mondo Kaj la vizagxon virgan kun sopiro Direktas al eterna lia lumo,-- Ne lasu do, ke mia sola frato, Malfrue retrovit
PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47  
48   49   50   >>  



Top keywords:

ankaux

 
Bonvenon
 
eterna
 

fantomoj

 

marsxas

 

IFIGENIO

 

ORESTO

 

Oresto

 
malsupren
 

estimas


maljunulo
 
cxenoj
 

bruston

 

turmentoj

 

akceptas

 

mortigo

 

teruraj

 
potenculoj
 

heroan

 

signala


konduku

 
Sxajnas
 
tremas
 

deturnas

 

suferas

 

adoratan

 
senmortaj
 

alforgxis

 

konsiligx

 

Trovis


diosimila

 

transe

 

gxojojn

 

Tantala

 

sidadis

 

gefratojn

 

fraton

 

Amegas

 
mortintoj
 

rajtas


retrovit

 

Malfrue

 

vizagxon

 
virgan
 
sopiro
 
Direktas
 

baldaux

 

Elektro

 

PILADO

 

fratino