FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39  
40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  
es, ho jes, mi ankaux estas greko! Mi por momento tute ja forgesis, Kiome mi bezonas vin, mi glutis Per la okul' cxielan la aperon. Ho, se decido de pli alta forto Ne sxlosas vian busxon, diru, diru, El kiu el la grekaj niaj gentoj Vi, dia ido, havas la devenon. IFIGENIO. Pastrino, kiun la diino mem Por si elektis kaj al si dedicxis, Parolas nun kun vi; cxi tio devas Al vi suficxi. Diru al mi, kiu Vi estas, kia sorto malfelicxa Kun la kunul' vin tion cxi venigis. PILADO. Facile mi rakonti al vi povas La sorton, kiu pelas nin kruele. Ho, se kun tia sama facileco Vi povus nin gxojigi per espero! El Kret' ni estas, filoj de Adrasto: Mi, la plej juna, nomas min Kefalo, Li, la plej agxa, estas Laodamas. Kaj meze inter ni ankoraux estis Alia frato, kruda kaj sovagxa, Kaj tiu jam en la infanaj ludoj Ne lasis al ni pacon kaj konsenton. Dum nia patro antaux Troj' batalis, Kviete ni sekvadis la patrinon; Sed kiam li kun ricxa hav' revenis Kaj baldaux poste mortis, la disputo Pri regno kaj heredo tuj disigis La fratojn. Mi min tenis sur la flanko De la plej agxa. Tiu cxi mortigis La fraton. Kaj pro tiu sanga krimo Lin la furioj pelas senripoze. Sed al cxi tiu senkultura bordo Nin sendis Apolono kun espero. En la sanktejo de l' fratino sia Ordonis li al ni atendi helpon. Nin oni kaptis kaj al vi venigis Por oferfaro. Tion vi jam scias. IFIGENIO. Cxu Trojo falis? Ho, karul', certigu! PILADO. Gxi falis, jes. Kaj vi al ni certigu La savon! Rapidigu vi la helpon, De l' dio promesitan! Ekkompatu Vi mian fraton! Diru al li baldaux Bonkoran vorton! Tamen parolante Kun li, vi lin indulgu, mi vin petas; Cxar gxojo kaj dolor' kaj rememoro Facile lian tutan internajxon Ekskuas tro dangxere; tiam baldaux Frenezo febroforma lin atakas, Animo lia bela kaj libera Farigxas tiam havo de l' furioj. IFIGENIO. Kiome ajn vi estas malfelicxa, Mi vin petegas, cxion vi forgesu, Gxis vi sopiron mian kontentigos. PILADO. La alta urbo, kiu tra dek jaroj La tutan grekan forton kontrauxstaris, Prezentas nun ruinojn, kaj neniam Gxi relevigxos. Tamen multaj tomboj De la plej bonaj grekoj nin devigas Memori tiun bordon de l' barbaroj. Ahxilo falis, kaj amiko lia ... IFIGENIO. Ho, diaj bildoj, vi farigxis polvo! PILADO. Kaj Palamed', Telamonid' Ajakso Jam la patrujan sunon ne revidis. IFIGENIO (al si mem). Pri mia patro li nenion diras Kaj lin ne nomas inter la falintoj. Ho jes! li vivas!
PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39  
40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:

IFIGENIO

 

PILADO

 

baldaux

 

espero

 

malfelicxa

 

venigis

 

Facile

 

fraton

 

helpon

 

certigu


furioj
 

fratino

 

sendis

 
internajxon
 
Apolono
 
sanktejo
 

rememoro

 
Ekkompatu
 

Rapidigu

 

promesitan


Bonkoran

 

indulgu

 

atendi

 

kaptis

 

parolante

 

vorton

 

oferfaro

 

Ordonis

 

petegas

 

barbaroj


bordon
 
Ahxilo
 
bildoj
 

Memori

 

tomboj

 

multaj

 

grekoj

 

devigas

 
farigxis
 
nenion

falintoj

 

revidis

 
Telamonid
 

Palamed

 
Ajakso
 

patrujan

 
relevigxos
 

neniam

 

Farigxas

 
libera