FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45  
46   47   48   49   50   >>  
animo mia La cindron blovas for kaj ne permesas, Ke la plej lastaj karboj, kiuj restis De la terura brul' de nia domo, En mia kor' kviete estingigxu. Cxu tiu fajr', intence incitata, Nutrata per sulfuro de l' infero Eterne en animo mia brulos? IFIGENIO. Mi dolcxan odorajxon nun enportas En tiun fajron. Pura spir' de amo Per delikata blov' malvarmetigos La ardon, kiu bakas vian bruston! Oresto, mia kara! Cxu ne povas Vi min kompreni? Cxu de l' akompano De la teruraj diaj punantinoj La sang' en viaj vejnoj elsekigxis? Cxu el la kapo de Gorgon' penetris Sxtoniga sorcxo cxiujn viajn membrojn? Se elversxita sango de patrino Per surda vocxo vokas al infero,-- Cxu pura bena vorto de fratino Ne vokos dian helpon de Olimpo? ORESTO. Gxi vokas! Ha, cxu tiel vi deziras Pereon mian? Cxu en vi sin kasxas Diin' de vengxo? Kiu do vi estas, Vi, kies vocxo kruelege turnas La plej profundan mian internajxon? IFIGENIO. Eksentu do la vocxon de la koro: Orest'! gxi estas mi, Ifigenio! Mi vivas! ORESTO. Vi! IFIGENIO. Ho, frato! ORESTO. For! ho, for! Ne tusxu miajn buklojn! Cxar, simile Al la edzigxa vesto de Kreuzo, Per nevenkebla fajro mi infektas. Foriru! Kiel iam Herkuleso, Mi devas preni morton izolite. IFIGENIO. Vi ne pereos! Ho, se mi nur povus Trankvilan unu vorton de vi auxdi! Forigu mian dubon, ho, certigu, Certigu al mi tute la felicxon, Pri kiu tiel longe mi petegis. Cxar rado de doloro kaj de gxojo En mia kor' ruligxas. De l' fremdulo Forpusxas min la timo; sed plej forte Min la interno tiras al la frato. ORESTO. Cxu staras mi en templo de Lieo? Cxu furioza pusxo de pasio Atakis nun subite la pastrinon? IFIGENIO. Ho, auxdu min! Ho, vidu, kiel fine Post longa, longa tempo mia koro Nun malfermigxis por la granda gxojo, Ke al la sola kaj al la plej kara El cxio, kio en la tuta mondo Por mi ankoraux restis, mi nun povas La kapon kisi; ke per miaj brakoj, Gxis nun nur al la vento etenditaj, Mi fine vin nun povas cxirkauxpreni! Ho, lasu! lasu! Cxar ecx de l' Parnaso La fonto, kiu saltas en la valon, Ne fluas tiel pure, tiel hele, Kiel nun fluas senmezura gxojo El mia koro, fluas kaj cxirkauxas Min kiel granda ondoplena maro. Oresto! Ho, Oresto! Mia frato! ORESTO. Ne, bela nimfo, ne, mi ne konfidas Al vi kaj viaj flatoj. Ne forgesu, Dian' postulas servon la plej cxastan; Sxi vengxas malsanktigon de la templo. De
PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45  
46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:

IFIGENIO

 

ORESTO

 

Oresto

 

granda

 

templo

 

restis

 
infero
 

Forpusxas

 

interno

 

fremdulo


staras
 

Trankvilan

 

vorton

 

pereos

 

izolite

 

Herkuleso

 

morton

 

Forigu

 
petegis
 

doloro


felicxon

 
furioza
 

certigu

 

Certigu

 

ruligxas

 
senmezura
 

cxirkauxas

 
ondoplena
 

cxirkauxpreni

 

Parnaso


saltas

 

cxastan

 

servon

 

vengxas

 

malsanktigon

 

postulas

 

konfidas

 
flatoj
 

forgesu

 

etenditaj


malfermigxis
 
Atakis
 

subite

 
pastrinon
 
brakoj
 
ankoraux
 

vocxon

 

bruston

 

kompreni

 

malvarmetigos