FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  
lo, tiel fluo De gxojo mian koron tute kovris. Mi en la brakoj tenis neeblajxon. Nun al mi sxajnis, ke denove nubo Kviete min cxirkauxas, de la tero Min levas kaj min dolcxe endormigas, Simile kiel tiam, kiam min La brako de l' diin' savante kaptis. La fraton mian kaptis mia koro Per sia tuta forto; mi auxskultis Nur la konsilon de l' amiko lia; Nur ilin savi estis la enhavo De miaj pensoj. Kiel la sxipano Volonte sin deturnas de la rifoj De negastama kaj dezerta lando, Mi tiel de Tauxrido min deturnis. Sed nun la vocxo de l' fidela viro Min ree vekis, min rememorigis, Ke ankaux cxi mi ja forlasas homojn. Duoble abomena nun farigxas Por mi la trompo. Ho, animo mia, Retrankviligxu! Cxu vi nun komencas Dubeme sxanceligxi? Ne! la teron De la soleco devas vi forlasi! Ensxipigitan kaptos vin la ondoj Per sia balancado,--nun pro timo Vi nek la mondon, nek vin mem rekonas. SCENO KVARA. IFIGENIO. PILADO. PILADO. Ha, kie estas sxi, ke mi rapidu Al sxi alporti gxojan la sciigon Pri nia savo! IFIGENIO. Vidu, jen mi estas, De zorgoj premegata, mi atendas Nun la konsolon, kiun vi promesas. PILADO. La frato resanigxis! La sxtonecan Ekstersanktejan teron kaj la bordon Atingis ni en gaja parolado. Ni ne rimarkis, kiam ni forlasis La arbareton. Cxiam pli ravante La bela flamo de junec' cxirkauxis La buklan lian kapon. Hele brilis Kuragxe kaj espere la okuloj, Kaj lia kor' libere sin fordonis Plenege al la gxojo kaj plezuro. Ke vin kaj min li baldaux povos savi. IFIGENIO. Benata estu! De la lipo, kiu Eldiris tiajn felicxigajn vortojn, Neniam sonu tono de suferoj! PILADO. Auxskultu plu; felicxo kiel princo Kun bela sekvantaro cxiam marsxas. La kamaradojn ankaux ni retrovis; En roka golf' la sxipon ili kasxis Kaj sidis atendante kaj malgxoje. Apenaux ekvidinte vian fraton, Ekkriis ili gxoje, kaj insiste La sxipanaro petis rapidigi La forveturon. Cxiu man' sopiras Remilon, kaj ecx vento, de ni cxiuj Tuj rimarkita, cxarmajn la flugilojn Etendis kaj ekblovis de la bordo. Ni do rapidu, kaj vi tuj konduku Min al la templo, lasu min eniri Kaj kapti respektege la objekton De nia celo! Mi suficxos sola, Por porti for sur miaj fortaj sxultroj La bildon de l' diino; kiel forte Mi sopiregas la celitan sxargxon! (Cxe la lastaj vortoj li sin direktas al la templo, ne rimarkante, ke Ifigenio lin ne sekvas; sed baldaux li sin returnas.) Vi staras sendecide! Vi sile
PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:

PILADO

 

IFIGENIO

 

ankaux

 

rapidu

 

fraton

 

templo

 

kaptis

 

baldaux

 

buklan

 

marsxas


sekvantaro
 

princo

 

kamaradojn

 
retrovis
 
cxirkauxis
 
Benata
 

kasxis

 
sxipon
 

felicxo

 

vortojn


libere

 

Neniam

 

felicxigajn

 

fordonis

 

plezuro

 

Plenege

 

okuloj

 

brilis

 

Auxskultu

 

suferoj


espere
 
Kuragxe
 
Eldiris
 

sopiras

 

sxultroj

 

fortaj

 

bildon

 

sopiregas

 
objekton
 
respektege

suficxos

 

celitan

 
sxargxon
 

sekvas

 
returnas
 

staras

 
sendecide
 

Ifigenio

 

lastaj

 
vortoj