FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  
lektis; repasxante, Cedante malrapide, ili estas Premataj en direkto al la maro. Sed kian paroladon inter princoj Mi vidas! Tio estas ja sendube La respektata kapo de la regxo! ARKAS. Kviete, kiel gxi al vi konvenas, Vi, regxo, staras kontraux malamikoj. La aroganta entrepreno estos Punita baldaux. La anar' ilia Falante cedas; jam la sxipo estas En niaj manoj. Vi nur vorton diru, Kaj tuta gxi en fajro staros. TOAS. Iru, Al la popol' ordonu trankviligxi! Neniu tusxu nun la malamikojn, Dum ni parolas! (Arkas foriras.) ORESTO. Mi akceptas. Iru, Amiko mia kara, kaj kolektu La reston de l' anaro! kaj silente Atendu, gxis ni vidos, kian finon Al niaj faroj la cxiel' preparis! (Pilado foriras.) SCENO SESA. IFIGENIO. TOAS. ORESTO. IFIGENIO. Mi tremas. Antaux ol komencas vi paroli, Mi petas, liberigu min de zorgoj! Mi timas malfelicxon, se vi, regxo, La vocxon de l' justeco ne auxskultos, Aux vi, ho mia frato, ne retenos La rapideman flamon de l' juneco. TOAS. Mi, kiel pli maljuna, estas preta Reteni la koleron. Diru, kiel Vi pruvos, ke vi vere estas filo De l' regx' Agamemnono kaj la frato De sxi? ORESTO. Jen, vidu, estas tiu glavo, Per kiu li batalis kun Trojanoj. De lia mortiginto mi gxin prenis Kaj mi la diojn petis, ili donu Al mi la kuragxecon kaj la brakon Kaj la felicxon de la granda regxo, Sed nur pli belan morton. Nun elektu El viaj militistoj la plej noblan Kaj lin batale kontraux mi starigu! Nenie sur la tero al fremdulo Tiela peto estas rifuzata. TOAS. Cxe ni antikva moro al fremdulo Neniam donis tiun rajton. ORESTO. Sekve De vi kaj mi la moro komencigxu! Per imitado tuta la popolo La noblan agon de l' reganto baldaux Sanktigos kiel legxon. Mi batalu Ne sole por ni mem,--sed mi, fremdulo, Batalu por la rajtoj de fremduloj! Se mi pereos, tiam decidigxos Kun mia sorto ankaux sort' ilia; Sed se mi havos la felicxon venki, Neniam pasxu sur cxi tiun bordon Fremdulo, kiun ne renkontos tuj Rigardo de la plej helpema amo, Kaj cxiu forsxipigxu konsolita! TOAS. Vi al mi sxajnas inda, ho, junulo, La patrojn, kiujn vi la viaj nomas. Tre multe da kuragxaj, noblaj viroj Min akompanas; sed en mia agxo Mi mem ankoraux kontraux malamiko Volonte staras, kaj mi estas preta Kun vi la sorton provi de l' batalo. IFIGENIO. Ho ne, ho ne! Tielan sangan pruvon La dioj
PREV.   NEXT  
|<   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:

ORESTO

 

kontraux

 

IFIGENIO

 
fremdulo
 

Neniam

 

foriras

 

staras

 
felicxon
 

noblan

 

baldaux


komencigxu

 

Sanktigos

 

kuragxecon

 

legxon

 

brakon

 

imitado

 

popolo

 

rajton

 
reganto
 

prenis


morton

 
militistoj
 

batale

 
starigu
 

elektu

 

batalu

 
antikva
 
rifuzata
 

granda

 

kuragxaj


noblaj
 
junulo
 

patrojn

 

akompanas

 
Tielan
 

sangan

 

pruvon

 
batalo
 

ankoraux

 

malamiko


Volonte

 

sorton

 

sxajnas

 
konsolita
 

mortiginto

 

decidigxos

 
ankaux
 
pereos
 
Batalu
 

rajtoj