FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33  
34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  
koron mian mi al vi malkovris. Kaj cxu vi mem ne sentas, kiel min La sopirado devas forte tiri Al mia patro, al patrino mia, Al la gefratoj, por ke en la domo, En kiu la malgxojo tiel ofte Ankoraux murmuretas mian nomon, Eksonu unu fojon gxoja krio Pri mi kiel pri novenaskitino Kaj floroj gaje kronu la kolonojn? Ho, se vi tien sxipe min resendus, Vi al ni cxiuj donus novan vivon. TOAS. Nu, do reiru! Faru, kion diktas Al vi la koro, ne obeu vocxon De la prudento kaj konsilo! Estu Virino tute, donu vin libere Al la instinkto, kiu vin senbride Sovagxe pelas tien cxi kaj tien! Se en la brusto de virin' ekflamas Deziro, tiam ecx ligil' plej sankta Sxin ne detenas de l' trompanto, kiu Ellogas sxin el la fidelaj brakoj De l' patro aux de la sindona edzo; Sed se ne brulas flam' en sxia brusto, Ho, tiam vane kontraux sxi laboras La ora lango de la admonado. IFIGENIO. Memoru, regxo, vian noblan vorton! Cxu tiel vi repagas por konfido? Vi sxajnis pretigita cxion auxdi. TOAS. Mi por surpriz' ne estis pretigita; Sed ankaux tion devis mi atendi: Mi sciis ja, ke kun virin' mi traktas. IFIGENIO. Ho, ne insultu, regxo, nian sekson! La bataliloj de virin' ne estas Brilantaj kiel viaj, sed malnoblaj Ne estas ili certe. Kredu, regxo, Ke mi komprenas la felicxon vian Pli bone ol vi mem. Cxar vi ne konas Vin mem nek min, vi tial opinias, Ke ligo pli proksima al ni donus Felicxon. Tute plena de kuragxo Kaj de plej bona volo, vi postulas, Ke mi nun cedu; tamen plej sincere La diojn dankas mi, ke ili donis Al mi la forton, por kontrauxbatali La ligon, kiun ili ne aprobas. TOAS. Ne dioj, sed nur via kor' parolas. IFIGENIO. Per nia kor' parolas al ni ili. TOAS. Kaj mi ne havas rajton ilin auxdi? IFIGENIO. Tra la venteg' la vocxo ne auxdigxas. TOAS. Cxu la pastrino sola gxin nur auxdas? IFIGENIO. Gxin regxo pli ol cxiuj devus auxdi! TOAS. Ofico sankta kaj hereda rajto De l' Jupitera tablo proksimigas Vin al la dioj pli ol min, barbaron, Infanon de la tero. IFIGENIO. Tiel punas Vi min por la konfido ellogita! TOAS. Mi estas hom'; pli bone do ni finu! La vorto mia restu: estu plue Pastrino de l' diin' laux sxia volo; Sed mi pardonon petas de Diano, Ke mi gxis nun maljuste sxin senigis De la antikvaj decaj oferdonoj. Neniun fremdan prenas nia lando; Laux mor' antikva lin atendas morto; Nur vi per via cxarma afableco, En kiu mi per mia ko
PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33  
34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:

IFIGENIO

 

konfido

 

sankta

 

brusto

 

pretigita

 

parolas

 
kontrauxbatali
 

forton

 

aprobas

 

kuragxo


opinias
 

komprenas

 

felicxon

 

proksima

 

Felicxon

 

sincere

 

dankas

 

postulas

 
maljuste
 

senigis


antikvaj

 
oferdonoj
 

Pastrino

 

pardonon

 

Neniun

 
fremdan
 

cxarma

 
afableco
 

atendas

 

prenas


antikva

 

auxdas

 

pastrino

 

auxdigxas

 

rajton

 

venteg

 

hereda

 
ellogita
 

Jupitera

 

proksimigas


barbaron
 
Infanon
 

repagas

 
resendus
 
kolonojn
 
diktas
 

libere

 

instinkto

 

senbride

 

Virino