FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  
j Cxe tabloj el oro. Aperas malpaco, Kaj falas la gastoj Kun hont' kaj ofendoj En noktajn profundojn Kaj tie ligitaj Atendas nur vane Justecon kaj jugxon. Sed restas la mastroj En festoj eternaj Cxe l' tabloj el oro. Kaj el la abismoj La spir' de l' titanoj Ofere falintaj Per fumaj nubetoj Al ili levigxas. Kaj ili deturnas Benantan okulon De tuta la gento, Kaj ecx en la nepo La iam amitaj La trajtoj de l' avo Jam ilin incitas. Tiel kantis la Parkoj; Kaj la ekzilito En noktaj kavernoj Auxskultas la kanton Kaj, pri la infanoj Kaj nepoj pensante, Balancas la kapon. AKTO KVINA. SCENO UNUA. TOAS. ARKAS. ARKAS. Mi devas kun konfuz' al vi konfesi, Ke mi ne scias, kien la suspekton Mi devas nun direkti. Cxu gxi estas Ruzajxo de l' kaptitoj, kiuj penas Sekrete kuri for? Cxu la pastrino Al ili donas helpon? Pli kaj pli La famo kreskas, ke la sxipo, kiu Al ni alportis ambaux la fremdulojn, Ankoraux ie staras en la golfo; Kaj tiu frenezeco de la viro, Kaj tiu resanktigo, la preteksto De la prokrasto, vekas cxiam pli Suspekton kaj postulas singardecon. TOAS. Rapide al ni venu la pastrino! Kaj poste iru, akre kaj rapide Esploru, sercxu sur la tuta bordo, De l' promontoro gxis la arbareto De la diin'. Sed sanktan la profundon Respektu; nur embuskon sagxe faru, Ataku la fremdulojn kaj, trovinte, Laux la kutimo via ilin kaptu. SCENO DUA. TOAS (sola). Terure nun alternas la kolero En mia kor': jen kontraux sxi, en kiu Mi vidis tiel puran sanktulinon, Jen kontraux mi, cxar per malsevereco Kaj per boneco mi sxin mem edukis Por la perfido. Homo tre facile Alkutimigxas al la sklava stato Kaj baldaux lernas plenan obeadon, Se oni lian tutan liberecon Forprenas. Jes, se en la krudan manon De la prapatroj miaj sxi enfalus, Sxi estus gxoja, se sxi mem savigxus, Sxi danke alte sxatus sian sorton Kaj antaux la altaro fremdan sangon Volonte versxus, kaj la necesajxon Sxi nomus sankta devo. Dume nun En sxia brust' boneco mia naskas Deziron arogantan. Vane mi Esperis, ke mi sxin al mi alligos; Sxi mem por si preparas sian sorton. Per flatoj sxi akiris mian koron; Se al la flatoj nun mi kontrauxstaros, Sxi per ruzajxo kaj per trompo sercxos Al si la vojon, kaj boneco mia Al sxi aperas kiel posedajxo, De longe jam al sxi apartenanta. SCENO TRIA. IFIGENIO. TOAS. IFIGENIO. Vi vokas! Kio vin al ni venigas? TOAS. Oferon vi prok
PREV.   NEXT  
|<   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:

boneco

 

fremdulojn

 

pastrino

 

sorton

 

IFIGENIO

 

flatoj

 
kontraux
 

tabloj

 

obeadon

 

sklava


kutimo
 

baldaux

 

lernas

 

plenan

 

embuskon

 

Respektu

 

trovinte

 

Alkutimigxas

 
facile
 

malsevereco


kolero

 
edukis
 

sanktulinon

 

perfido

 

alternas

 
Terure
 

kontrauxstaros

 
ruzajxo
 

trompo

 

sercxos


akiris

 

Esperis

 

alligos

 

preparas

 

aperas

 

venigas

 

Oferon

 
posedajxo
 

apartenanta

 

arogantan


Deziron
 
profundon
 

savigxus

 
sxatus
 
enfalus
 
Forprenas
 

krudan

 

prapatroj

 

antaux

 

altaro