FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50  
>>  
IFIGENIO. Mi cedos, se ne tro vi malrapidos. ARKAS. Mi post momento estos cxe la regxo Kaj tuj returne kun la vortoj liaj. Ho, se mi ankaux povus al li porti Sciigon, kiu cxion klare solvus! Ho ve, ke vi ne sekvis la konsilon De fidelulo! IFIGENIO. Volonte ja mi faris, kion povis. ARKAS. Ankoraux nun vi povas cxion sxangxi. IFIGENIO. De mia volo tio ne dependas. ARKAS. Neplacxantajxon trovas vi ne ebla. IFIGENIO. Vi trovas ebla, kion vi deziras. ARKAS. Cxu cxion tiel pesas vi trankvile? IFIGENIO. Mi lasis la decidon al la dioj. ARKAS. Sed ili ja la homojn savas home. IFIGENIO. Mi faros cxion, kion ili diros. ARKAS. Ho, kredu, cxio nur de vi dependas. Nur la kolera stato de la regxo Al ambaux la fremduloj donas morton. Jam de tre longe la militistaro Dekutimigxis de l' oferoj sangaj. Ecx multaj, kiujn malamika sorto Al fremda bordo pelis, sentis mem La tutan cxarmon, tutan la diecon, Se la vaganton en la fremda lando Renkontas bondezira kaj afabla Vizagxo homa. Ho, ne tiru for De ni la bonon, kiu por ni cxiuj De vi dependas! Kion vi komencis, Vi povas ja facile alfinigi; Cxar la mildeco, kiu de l' cxielo En homa formo venas sur la teron, Nenie pli rapide al si regnon Konstruas, ol en tiu loko, kie Sovagxe kaj konfuze nova gento, Plenega de kuragxo kaj de forto, Gvidata per la propraj antauxsentoj, La sxargxojn de la homa vivo portas. IFIGENIO. Ne skuu la animon mian, kiun Laux via vol' direkti vi ne povas. ARKAS. Dum temp' ankoraux estas, oni sxparas Nek penon, nek admonon ripetatan. IFIGENIO. Al vi klopodojn kaj al mi suferojn Vi kauxzas, tamen ambaux estas vanaj. ARKAS. De la suferoj mi nun petas helpon, Cxar plej amike ili ja konsilas. IFIGENIO. Kruele ili sxiras mian koron, Sed la malvolon ili ne ekstermas. ARKAS. Cxu povas nobla kor' malvolon havi Por bono, kiun nobla hom' proponas? IFIGENIO. Jes, se la nobla hom' anstataux danko Min mem akiri malkonvene volas. ARKAS. Se iu ne deziras, tre facile Li cxiam trovas vortojn de pravigxo. Mi pri l' oferoj al la regx' raportos. Ho, se vi en la kor' al vi ripetus, Kiele noble li kun vi agadis De via veno gxis la nuna tago! SCENO TRIA. IFIGENIO (sola). De la parol' de tiu viro nun En plej malgxusta tempo mia koro Subite returnigxis. Mi ektimas! Cxar kiel ondoj en potenca kresko La rokojn superversxas, kiuj staras Cxe l' bordo en la sab
PREV.   NEXT  
|<   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50  
>>  



Top keywords:

IFIGENIO

 

trovas

 

dependas

 

deziras

 

oferoj

 

ambaux

 
fremda
 

malvolon

 

facile

 

suferoj


antauxsentoj
 

sxargxojn

 

sxparas

 

ankoraux

 

propraj

 

kuragxo

 

helpon

 

Plenega

 
portas
 

Gvidata


admonon

 
ripetatan
 

klopodojn

 

animon

 

direkti

 
kauxzas
 

suferojn

 
anstataux
 

malgxusta

 

Subite


returnigxis

 

superversxas

 

staras

 

rokojn

 

kresko

 

ektimas

 

potenca

 
agadis
 

proponas

 

sxiras


Kruele
 
ekstermas
 

malkonvene

 
raportos
 
ripetus
 
pravigxo
 

vortojn

 

konsilas

 

Neplacxantajxon

 

trankvile