ux krono
Tre alte sur la pintoj de la montoj.
Mi ne tre sxatas tiujn, kiuj celas
Nur gloron inter la popol' akiri;
Sed vi, junulo, vi la diojn danku,
Ke ili tiel frue tiel multe
Per vi jam faris.
ORESTO.
Se al iu homo
La dioj donis la gxojigan sorton
Forigi malfelicxon de la siaj,
Grandigi sian regnon, fortikigi
La limojn, aux malnovajn malamikojn
Faligi aux forpeli,--tiam li
La diojn danku, cxar al li la dioj
Plej grandan gxojon en la vivo donis;
Sed min la dioj faris ja bucxisto,
Devigis min mortigi mian propran
Patrinon, kiun tamen mi adoris;
Kaj vengxe por la ago malhonora
Min abomene ili ruinigis.
La domon de Tantalo ili jugxas,
Kaj mi, la lasta el la dom', ne devas
Ricevi morton pian aux honoran.
PILADO.
Neniam pro la krimoj de la patroj
La dioj faras vengxon sur la filo;
Cxu bona, cxu malbona--cxiu mem
Por sia far' ricevas rekompencon.
Nur beno heredigxas, ne malbeno.
ORESTO.
Ne beno ja kondukis nin cxi tien.
PILADO.
Sed la decido de la altaj dioj.
ORESTO.
Ilia do decido nin mortigas.
PILADO.
Plenumu la ordonon kaj atendu!
Se la fratinon vi al Apolono
Alportos kaj se ambaux kune logxos
En Delfoj, sub konstanta adorado
De nobla gento, tiam por cxi tio
La alta paro certe vin favoros
Kaj savos vin de la inferulinoj.
Jam en cxi tiu sankta arbareto
Ja ne kuragxas ili ekaperi.
ORESTO.
Almenaux morton havos mi trankvilan.
PILADO.
Sed mi alie pensas. Mi kunligis
La pasintajxon kun la estontajxo
Kaj ne mallerte solvis la misteron.
Tre povas esti, ke jam antaux longe
La dioj pri la granda far' decidis.
Diano certe volas forsavigxi
De la sovagxa bordo de l' barbaroj
Kaj de iliaj sangaj homoferoj;
Ni estas elektitaj, por plenumi
La belan faron, kaj jam nun mirinde
Ni estas devigitaj tion fari.
ORESTO.
Vi lerte interplektas la decidojn
De l' dioj kun la propraj viaj voloj.
PILADO.
Nu, kion do valoras homa sagxo,
Se gxi ne penas lerte trapenetri
La volon de la dioj? Pezan sxargxon
Surmetas dioj sur la noblan homon,
Se li tro multe pekis, kaj por li
Destinas ili taskon, kiu sxajnas
Al simplaj homoj tute ne solvebla.
Sed la heroo venkas, kaj pentfare
Li faras tiajn servojn, ke la mondo
Estonte lin adoras.
ORESTO.
Se la sorto
Al mi destinis vivi kaj agadi,
Ho, tiam iu dio liberigu
La frunton mian de l' kapturno, kiu
Sur glita, patrinsange makulita
Vojeto min al la mortintoj tiras;
Kompate li sekigu tiun fo
|