FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40  
41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  
Jes, mi lin revidos! Ho, mia kor', esperu, mia koro! PILADO. Felicxaj tamen estas tiuj miloj, Kiuj la morton trovis en batalo! Cxar por la revenintoj dia mano Preparis ne triumfon, sed teruron Kaj tre malgxojan finon. Cxu la vocxo De l' homoj ne atingas vin? Cxar kien Gxi nur atingi povas, gxi disportas La famon pri l' farigxoj plej teruraj. Cxu la mizero do, kiu plenigas Per gxemoj ne cxesantaj la palacon Mikenan, al vi estas nekonata? Kun helpo de Egisto tre perfide Mortigis Klitemnestro sian edzon Tuj en la tago, kiam li revenis!... Ha, vi adoras tiun regxan domon! Mi vidas, via brusto vane penas Impreson la teruran en si kasxi. Cxu estas vi filino de amiko? Cxu vi naskigxis en najbara urbo? Ne kasxu, ne koleru, ke l' unua Teruron tiun mi al vi raportas. IFIGENIO. Ho diru, ho rakontu la detalojn De la terura faro! PILADO. En la tago De la reveno, kiam, sin baninte, La regxo volis preni sian veston Konfide el la manoj de l' edzino, La krimulino tiam sur lin jxetis Teksajxon faldoricxan kaj implikan; Kaj dum li vane penis el la reto Sin liberigi, perfidul' Egisto Mortigis lin, kaj tiu granda princo Kovrita iris al la malvivuloj. IFIGENIO. Kaj kian pagon la kunul' ricevis? PILADO. Kun regno liton, kion li jam havis. IFIGENIO. Volupto do sxin pelis al la krimo? PILADO. Kaj forta sento de malnova vengxo. IFIGENIO. Per kio do la regxo sxin ofendis? PILADO. Per peza faro, kiu sxin pravigus, Se nur mortigo estus pravigebla. Li al Auxlido logis sxin, kaj kiam Diino per kontrauxblovantaj ventoj Malhelpis forveturon de la grekoj, Li tiam senkompate sian propran Filinon la plej agxan alkondukis Al la altaro de Dian', kaj sxin Pro bon' de l' grekoj oni tiam bucxis. Kaj tio en la koron de l' patrino Enpremis tiel forte la malamon, Ke sxi facile cedis al Egisto Kaj sian edzon jxetis en pereon. IFIGENIO (sin kovrante). Suficxe! Nun vi baldaux min revidos. PILADO (sola). La sort' de l' regxa domo sxin videble Profunde tusxas. Kiu ajn sxi estas, Sxi tute certe mem la regxon konis. Felicxe do por ni, el alta domo Cxi tien oni vendis sxin. Ho koro, Ne batu tiel forte! Al la stelo, De la espero, kiu ekbriletis, Ni remu do kuragxe kaj prudente! AKTO TRIA. SCENO UNUA. IFIGENIO. ORESTO. IFIGENIO. Malfelicxulo, mi vin sencxenigas, Sed nur, ho ve! por sorto pli kruela. La liberec', donata de la templo, Simile al la
PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40  
41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:

IFIGENIO

 

PILADO

 

Egisto

 

Mortigis

 

revidos

 

grekoj

 
jxetis
 

Malhelpis

 

ORESTO

 

forveturon


ventoj
 

kontrauxblovantaj

 

senkompate

 

prudente

 

altaro

 

alkondukis

 

propran

 

Filinon

 
Auxlido
 

Malfelicxulo


malnova

 
Simile
 

Volupto

 

vengxo

 

pravigebla

 
sencxenigas
 

mortigo

 
ofendis
 

pravigus

 

vendis


espero

 

videble

 

donata

 

Felicxe

 

Profunde

 

tusxas

 

liberec

 
Enpremis
 

malamon

 

patrino


kuragxe
 
regxon
 

bucxis

 
kruela
 
baldaux
 
Suficxe
 

kovrante

 

ekbriletis

 

facile

 

pereon