FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31  
32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  
a gento La malkvietan forton de l' Titanoj Heredis certe; tamen Jupitero Per fer' ilian frunton cxirkauxforgxis; Sagxecon, moderecon, paciencon Ne konis ili; cxiu ekdeziro Cxe ili tuj farigxis furiozo Sovagxa kaj senlima. Jam Pelopso La viro kun la fera vol', la filo Amata de Tantal' al si akiris Per trompo kaj perfido la plej belan Virinon en la mond', Hipodamion, Filinon de la regxo Ojnomao. Du filojn sxi al sia edzo naskis, Tieston kaj Atreon. Kun envio La amon de la patro ili vidis Al la unua filo, kiu restis De la edzin' unua. La malamo La fratojn interligis, kaj sekrete Mortigis ili kune sian fraton. La patr' Hipodamion tuj suspektas, Kaj furioze li de sxi postulas Redonon de la fil', kaj sxi mortigas Sin mem.... TOAS. Vi eksilentis? Ho, dauxrigu! Ne pentu, ke konfidis vi. Parolu! IFIGENIO. Felicxa estas, kiu kun plezuro Parolas pri la patroj, kiu gxoje Rakontas pri iliaj grandaj agoj Kaj en la fino de la bela vico Sin mem fiere vidas. Ne naskigxas En ia dom' subite duondio Aux monstro; sed nur tuta granda vico Da malbonuloj aux bonuloj kreas Monstrajxon aux glorajxon en la mondo. Post morto de la patro regis kune Atreo kaj Tiesto en la urbo. Ne longe tamen povis dauxri paco. Post kelka temp' Tiesto malhonoris La liton de la frato. Tiam vengxe Atreo lin elpelis el la regno. Sed jam de longe, krimon preparante, Tiesto sxtelis filon de Atreo Kaj lin edukis kvazaux sian propran. Nun en la brusto de la kvazauxfilo Li vekas furiozan vengxemecon Kaj lin elsendas al la regxa urbo, Por en la onklo bucxi sian patron. La plano de l' junulo malkovrigxas; Kaj per kruela morto nun la regxo La atencinton punas, supozante, Ke li mortigas filon de la frato. Nur tro malfrue li sciigxas, kiu En turmentego antaux li pereis. Por kontentigi brulan deziregon De vengxo, li sekrete primeditas Teruran faron. Sxajne pacigita, Indiferenta kaj trankvila, logis Li sian fraton kun du liaj filoj Returne en la regnon; ambaux knabojn Li kaptas kaj bucxigas; cxe festeno Regalas li la patron per viando De liaj propraj filoj. Kiam poste Tiesto, satigxinte, eksopiras Pri siaj filoj kaj demandon faras Kaj pensas jam, ke post la pord' li auxdas Iliajn pasxojn kaj ilian vocxon, Atreo kun sovagxa rido jxetas Nun antaux lin la kapojn de l' bucxitoj ... Vi, regxo, kun teruro vin deturnas! La suno ankaux tiel sin deturnis Kaj fordirektis tiam sian cxaron ... Jen la prapatroj de l' pastrino via! Kaj m
PREV.   NEXT  
|<   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31  
32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:

Tiesto

 

Hipodamion

 

mortigas

 

antaux

 

sekrete

 

fraton

 
patron
 

supozante

 

sciigxas

 

malfrue


elpelis
 

turmentego

 

vengxe

 

atencinton

 

elsendas

 

propran

 

kvazaux

 

vengxemecon

 
furiozan
 

kvazauxfilo


brusto

 
edukis
 

malkovrigxas

 

krimon

 

kruela

 
preparante
 

junulo

 
sxtelis
 

Indiferenta

 

sovagxa


jxetas

 

kapojn

 

teruro

 

bucxitoj

 

vocxon

 

pasxojn

 

pensas

 
Iliajn
 

auxdas

 

deturnas


cxaron
 
prapatroj
 

pastrino

 
fordirektis
 
ankaux
 
deturnis
 

demandon

 

malhonoris

 

pacigita

 

trankvila