FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34  
35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  
ro vidis Jen amon do filino, jen la senton De silentanta cxarma fiancxino,-- Nur vi per sorcxa ligo min katenis, Ke mi forgesis tute mian devon. Vi mian cerbon kvazaux endormigis, Kaj mi ne auxdis pli la murmuradon De la popol'. Nun cxiuj lauxte krias, Ke la frutempa mort' de mia filo Pro mia kulpo venis. Mi ne volas Nun plu pro vi reteni la amason, Kriantan lauxte pri la oferdonoj. IFIGENIO. Pro mi neniam tion mi deziris. La diojn ne komprenas, kiu pensas, Ke ili amas sangon; li enmetas En ilin sian propan kruelecon. Cxu min ne savis la diino mem? Sxi mian servon volis, ne la morton. TOAS. Ne decas por facilmovebla sagxo Laux nia propra vol' komentarii La sanktan tradicion. Vi plenumu La devon vian, mi plenumos mian. Du fremdaj viroj, kiujn jxus ni trovis Kasxitajn en surbordaj la kavernoj Kaj kiuj ne alportas al ni bonon, En miaj manoj estas nun. En ili Diino via havu nun denove La longe jam mankantajn oferdonojn! Mi ilin sendos; vi la servon konas. SCENO KVARA. IFIGENIO (sola). Vi havas nubojn, ho savantino, Por kovri senkulpajn persekutatojn Kaj per la vento ilin forporti De la fera kruela fatalo, Trans la maron, trans multajn landojn Ilin forporti, kien vi volas. Vi estas sagxa, la estontajxon Kaj la pasintajxon vi konas precize; Via rigardo gardas la viajn, Kiel via lumo, la vivo de l' noktoj, Gardas kaj regas tutan la teron. Miajn manojn detenu de sango! Benon kaj pacon neniam gxi donas; Kaj la fantomo de mortigito En horoj malgxojaj de la mortiginto Lin atakas kaj lin turmentas. Cxar la senmortuloj amas la homojn, La bonajn gentojn kaj generaciojn, Kaj ili volonte longigas la vivon De mortemulo, kaj ili volonte Al li ebligas gxui kelktempe Kune kun ili la gxojan vidon De propra ilia eterna cxielo. AKTO DUA. SCENO UNUA. ORESTO. PILADO. ORESTO. Ni iras nun la vojon de la morto: Animo mia grade trankviligxas. Mi Apolonon petis, li forigu De mia flanko la teruran bandon De l' vengxfantomoj, kaj en liaj vortoj Misteraj tiam sentis mi promeson, Ke trovos mi la helpon kaj la savon En la sanktejo de fratino lia, La regantino de la Tauxridanoj. Gxi plenumigxas: tuta la mizero Finigxos nun kun mia vivo kune! Al mi, al kiu dia mano premas La koron kaj surdigas la spiriton, Ja estas tiel gxoje kaj facile Adiaux diri al la lum' de l' suno! Kaj se ne devas nepoj de Atreo Kun kron' de venko fali en batalo, Se mi, simile al prapatroj miaj, Pe
PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34  
35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:

ORESTO

 

propra

 

servon

 

volonte

 

IFIGENIO

 

neniam

 
forporti
 

lauxte

 

noktoj

 

ebligas


longigas
 

Gardas

 

mortemulo

 

kelktempe

 

cxielo

 

gardas

 

eterna

 

gxojan

 
malgxojaj
 

senmortuloj


homojn

 
turmentas
 

fantomo

 

atakas

 

mortigito

 
bonajn
 

generaciojn

 
mortiginto
 

manojn

 

detenu


gentojn

 

bandon

 

spiriton

 

Adiaux

 

facile

 

surdigas

 

Finigxos

 
mizero
 

premas

 

batalo


simile
 
prapatroj
 

plenumigxas

 
forigu
 
flanko
 
teruran
 

vengxfantomoj

 

rigardo

 

Apolonon

 

trankviligxas