FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  
ne permesos! Prenu for De l' glavo vian manon! Pensu, regxo, Pri mi kaj mia sorto! La batalo Rapide decidita eternigas La viron; se ecx falas li, la kanto Lin gloras. Tamen la senfinaj larmoj De la restintoj, do virin' amata, Ne estas kalkulataj; la poeto Silentas pri la miloj de la tagoj Kaj de la noktoj, kiam orfigita Animo vane vokas la perditon, Silente konsumigxas, sopirante. Min mem avertis tuj en la komenco La zorgo, ke min trompo de rabisto Ne sxtelu for el mia rifugxejo Kaj ne fordonu min al la sklaveco. Kaj diligente faris mi demandojn, Pri cxio plej detale informigxis Postulis signojn, kaj nun mia koro Jam estas tute certa. Vidu tie Sur lia dekstra mano la makulon Tristelan, kiu tuj post la naskigxo Cxe li aperis kaj pri kiu diris La pastro, ke gxi estas antauxsigno De peza faro, kiun por la mano Rezervis la destino. Kaj duoble Konvinka por mi estas la cikatro Cxi tie, gxuste super lia brovo. Ankoraux kiam estis li infano, Elektro iam per nesingardeco Faligis lin; li trafis tripiedon Kaj vundis brovon.--Jes, gxi estas li! Kaj cxu la simileco al la patro, Cxu la interna gxoj' de mia koro Ne estas certigantaj atestantoj? TOAS. Kaj se ecx viaj vortoj cxiun dubon En mi forigus, kaj ecx se mi bridus En mia brusto tutan la koleron, Ni tamen devus inter ni decidi Per bataliloj: pacon mi ne vidas. Cxar ili venis,--vi gxin mem konfesas, Por rabi for la bildon de l' diino; Cxu mi trankvile tion cxi toleru? La greko ofte jxetas avidege Okulon al trezoroj malproksimaj De la barbaroj, al la ora felo, Aux al cxevaloj, al filinoj belaj; Ne cxiam tamen ruzo kaj perforto Kun malhoneste akirita havo Felicxe ilin hejmen revenigis. ORESTO. La bild', ho regxo, nin ne malpacigu! Nun jam klarigxis la eraro, kiun La dio metis cxirkaux nian kapon, Simile al vualo, kiam li Deziris, ke cxi tien ni vojagxu. Mi petis, ke li donu al mi helpon, Por liberigxi de l' furioj; tiam La dio diris: "Kiam la fratinon, Restantan kontrauxvole en la templo De l' malproksima bordo de Tauxrido, Vi revenigos en la grekan landon, Vi tiam liberigxos de l' malbeno." Ni pensis, ke la vortoj de la dio Koncernas la fratinon de li mem, Li tamen pensis vin! La fortaj cxenoj Nun falis; vi, senkulpa virgulino, Denove apartenas al la viaj. Vi min ektusxis, kaj mi resanigxis; En viaj brakoj min la lastan fojon Atakis la malsano plej kruele Kaj plej terure skuis mian cerbon; Sed tuj, kiel serpento en kavernon, Gxi fulme m
PREV.   NEXT  
|<   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:

pensis

 

vortoj

 

fratinon

 

perforto

 

malpacigu

 

Felicxe

 
ORESTO
 

hejmen

 

revenigis

 

akirita


malhoneste
 

Okulon

 

konfesas

 

bildon

 

trankvile

 

toleru

 

cxevaloj

 

filinoj

 
barbaroj
 

malproksimaj


jxetas

 
avidege
 

bataliloj

 

trezoroj

 

apartenas

 
Denove
 

ektusxis

 
resanigxis
 

lastan

 

brakoj


virgulino

 

senkulpa

 

fortaj

 

cxenoj

 

Atakis

 

serpento

 

kavernon

 
cerbon
 

kruele

 

malsano


terure
 
Koncernas
 

malbeno

 
Deziris
 
vojagxu
 
decidi
 

Simile

 

klarigxis

 

cxirkaux

 

helpon