FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  
alaperis. Kaj per vi Mi gxuas nun denove plej libere La lumon de la tago. La decido De la diino nun al mi montrigxas En plena brilo. Kiel sanktan bildon, Al kiu per mistera dia vorto La sorto de la urbo alligigxis, Sxi vin forprenis, la protektantinon De nia domo, kaj sxi vin konservis En sia sankta kaj silenta loko, Ke vi farigxu beno por la frato Kaj por la viaj. Kiam cxia savo Jam sxajnis senespere forperdita, Vi cxion nun al ni redonas. Regxo! Direktu vian koron al la paco! Vi ne malhelpu, ke sxi resanktigu La patran domon, ke sxi min redonu Al la palaco pente purigita Kaj kronu min per la antikva krono! Redonu por la beno, kiun sxi Al vi alportis; rajton pli proksiman Al sxia frato nun permesu gxui! La forton kaj la ruzon, de la viroj Plej grandan gloron, kovras nun per honto La vero de cxi tiu alta koro, Kaj pura kaj infana konfideco Al nobla vir' ricevas rekompencon. IFIGENIO. Memoru vian vorton! La parolo El la sincera kaj fidela busxo Vin tusxu! Nin rigardu! La okazo Por tia nobla far' ne ofte venas. Vi ne rifuzos; cedu! TOAS. Bone, iru! IFIGENIO. Ne tiel, mia regx'! Sen via beno Kaj kontraux via volo mi ne iros. Nin ne forpelu! Cxarma kora rajto De reciproka gastameco ligu Nin ambaux: kaj tiele ne por cxiam Ni estos disigitaj. Tiel same Profunde, kiel mian propran patron, Mi amas vin per mia tuta koro, Kaj tiu sento restos por eterne. Se iam ecx la plej malgrava homo El via gento al orelo mia Alportos sonon de la lingvo, kiun El via busxo auxdi mi kutimis, Kaj sur la plej malricxa mi rimarkos La karan formon de la vesto via: Mi tiam lin akceptos kiel dion, Mi mem al li pretigos la kusxejon, Sidigos lin sur segxo cxe la fajro, Demandos nur pri vi kaj via sorto. La dioj al vi donu rekompencon Por viaj faroj, via bonkoreco! Adiaux! Turnu vin al ni kaj donu Al mi elkoran vorton de disigxo! Ho, tiam pli kviete al la veloj La vento blovos, kaj pli trankvilige El la okuloj de la foriranto Silentaj larmoj fluos. Ho, adiaux! Por signo de antauxa amikeco La dekstran manon vi al mi etendu! TOAS. Adiaux! Fino. Verkaro de D-ro L. L. ZAMENHOF Cxiu Esperantisto devas nepre posedi la verkojn de nia Majstro! INSTRUA FAKO Fundamento de Esperanto: Eldono Franca, Angla, Germana, Rusa, Pola (bindita) Fr. 3 > (La sama, brosxurita) -- 2 > Oni vendas aparte {Ekzercaro (kvinlingva),
PREV.   NEXT  
|<   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:

IFIGENIO

 

vorton

 

rekompencon

 

Adiaux

 

akceptos

 

Sidigos

 
kusxejon
 

pretigos

 

formon

 

kutimis


malgrava
 

eterne

 

restos

 

propran

 

Profunde

 

lingvo

 

patron

 

malricxa

 
disigitaj
 

Alportos


rimarkos

 
blovos
 

INSTRUA

 

Fundamento

 

Esperanto

 
Franca
 

Eldono

 
Majstro
 

verkojn

 

Esperantisto


posedi

 

Germana

 

vendas

 

aparte

 

kvinlingva

 

Ekzercaro

 

brosxurita

 
bindita
 

ZAMENHOF

 

kviete


disigxo
 
trankvilige
 

elkoran

 
bonkoreco
 
okuloj
 
foriranto
 

dekstran

 

etendu

 

Verkaro

 

amikeco