FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42  
43   44   45   46   47   48   49   50   >>  
belajn al mi pruntu Kaj metu ilin kiel mian dankon Al Jupitero antaux lian tronon! Cxar mi nur estas muta kaj malricxa. ORESTO. Se vin kun tiu regxa domo ligas Intima ia ligo aux rilatoj, Kiel kredigas via bela gxojo, Ho, tiam tenu forte vian koron! Cxar tre dolora estas por gxojanto Refalo tro subita en malgxojon. Vi scias, mi gxin vidas, nur la morton De l' regx' Agamemnono. IFIGENIO. Kaj cxu tio Ne estas por mi scio tro suficxa? ORESTO. Vi scias nur duonon de l' mizero. IFIGENIO. Kaj kio plu? Orest', Elektro vivas? ORESTO. Pri Klitemnestro vi nenion timas? IFIGENIO. Sxin ja nek timo, nek espero savos. ORESTO. Sxi el la lando de l' esper' foriris. IFIGENIO. Cxu do pentante sxi sin mem mortigis? ORESTO. Ne! sed la propra sango sxin mortigis. IFIGENIO. Parolu klare, ke mi plu ne sercxu! La necerteco per flugil' malluma Milfoje batas cxirkaux mia kapo. ORESTO. La dioj do destinas, ke mi estu La sciiganto de la faro, kiun Mi tiel volus kasxi por eterne En la sensona regno de la nokto! Al tio kontraux mia propra volo Min nun devigas via cxarma busxo; Gxi tamen havas rajton, por postuli Doloron ankaux; bone, gxi ricevos. En tiu tag', kiam la patro falis, Elektro save kasxis sian fraton; Strofio, la bofrato de la patro, Volonte lin akceptis kaj edukis Lin kune kun la propra sia filo, Pilado, kiu sin tre baldaux ligis Kun la veninto per plej bela ligo De la plej forta kora amikeco. Kaj ju pli ili kreskis, des pli forte En ili kreskis la deziro vengxi La morton de la regxo. Kaj sekrete, En vestoj de fremduloj, ili venis Mikenon, kvazaux por alporti tien Sciigon pri la morto de Oresto Kaj ankaux lian cindron. Ilin bone Akceptis la regxino, ili venis Internen de la domo. Al Elektro Orest' sin rekonigas; sxi reblovas En li la fajron de l' vengxemo, kiu En la alesto sankta de l' patrino Jam preskaux estingigxis. En silento Sxi lin kondukas al la loko, kie La patro falis, kie tre malforta Malnova postesigno de la sango, Jam preskaux tute plu ne rimarkebla, La plankon, multefoje jam lavitan, Ankoraux kolorigis. Tiam sxi Per sia fajra lango nun priskribis Cxiun detalon de la krima faro Kaj sian sklavan kaj mizeran vivon, La fierecon de la perfiduloj Kaj la dangxerojn, kiuj la gefratojn Ankoraux nun minacas de la flanko De la patrin' duonpatrinigxinta. Kaj tie al Oresto sxi altrudis Malnovan la ponardon, kiu tiom En la Tantala
PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42  
43   44   45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:

ORESTO

 

IFIGENIO

 

propra

 

Elektro

 

morton

 

preskaux

 
ankaux
 

kreskis

 

mortigis

 

Oresto


Ankoraux
 

amikeco

 

gefratojn

 

minacas

 

sekrete

 

perfiduloj

 

vestoj

 

fremduloj

 
vengxi
 

dangxerojn


veninto

 
deziro
 

baldaux

 

fraton

 

Strofio

 
bofrato
 

Volonte

 
Malnovan
 

ponardon

 

Tantala


kasxis

 

altrudis

 

akceptis

 

Pilado

 

patrin

 

flanko

 

duonpatrinigxinta

 
edukis
 

estingigxis

 

silento


vengxemo
 
alesto
 

sankta

 
patrino
 
kondukas
 
kolorigis
 

plankon

 

rimarkebla

 

Malnova

 

postesigno