FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32  
33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  
ulton el la sorto de la viroj Kaj el iliaj agoj furiozaj Ankoraux kovras la malluma nokto, Montrante nur krepuskon tremigantan. TOAS. Vi ankaux ilin kovru per silento! Suficxe da teruroj! Vi nur diru, Per kia do miraklo vi elkreskis El tiu trunk' sovagxa? IFIGENIO. De Atreo Unua fil' Agamemnono estis: Li estas mia patro. Sed en li Mi cxiam vidis--mi kun gxojo diras-- Modelon de la plej perfekta viro. Al li kiel unuan amofrukton Min naskis Klitemnestro, kaj post mi Elektron. Kaj la regxo regis pace, Kaj la ripozon longe ne havitan Ricevis nun la domo de Tantalo. Por la felicxo de l' gepatroj mankis Ankoraux filo; sed apenaux tiu Deziro plenumigxis kaj intere De la fratinoj kreskis la fileto, Oresto la amata, jen pretigxis Jam nova malfelicxo por la domo. Vi auxdis ja pri la milito, kiu, Por vengxi rabon de virin' plej bela, La tutan forton de la grekaj princoj Venigis sub la grandan urbon Trojo. Cxu ili Trojon venkis kaj la celon De sia vengx' atingis,--mi ne auxdis. La tutan armearon de la grekoj Kondukis mia patro. En Auxlido Atendis ili longe tute vane Favoran venton, cxar Dian' koleris Ilian kondukanton, sxi retenis La rapidantajn grekojn kaj postulis Per Kalhxas la filinon la plej agxan De l' regxo. Tiam ili ruze logis Min kune kun patrin' en la tendaron, Al la altar' min tiris kaj oferis Cxi tiun kapon al Diano. Tiam Sxi repacigxis: sxi ne volis havi La sangon mian, sxi min save kovris Per nubo. Kaj nur en cxi tiu templo Post sxajna morto mi min mem rekonis. Gxi estas mi, mi mem: Ifigenio, Nepino de Atreo kaj filino De l' regx' Agamemnono, la proprajxo De la diino, antaux vi nun staras. TOAS. Ne pli por mi valoras regxidino, Ol la gxisnuna nekonatulino. Sensxangxe mi ripetas: vi min sekvu, Kun mi dividu, kion mi posedas! IFIGENIO. Ho, kiel mi kuragxus tion fari? Cxu mi ne apartenas tute plene Al la diino, kiu mem min savis? La rifugxejon sxi por mi elektis, Kaj por la patro, kiun per la sxajno Sxi jam suficxe punis, sxi konservas Min eble kiel la plej belan gxojon Por lia maljuneco. Eble jam La tago de l' reveno proksimigxas; Kaj mi, intencon sxian malsxatante, Min mem katenus kontraux sxia volo? Sxi donu signon, se mi devas resti. TOAS. Sxi vin retenas, sekve sxi konsentas. Ne sercxu tiel zorge la pretekstojn! Ne kasxas multaj vortoj la rifuzon; La auxskultanto auxdas nur la "ne". IFIGENIO. Ne volas mi per vortoj vin blindigi; La
PREV.   NEXT  
|<   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32  
33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:
IFIGENIO
 

Agamemnono

 

Ankoraux

 
auxdis
 

vortoj

 

staras

 
proprajxo
 

antaux

 

Ifigenio

 
valoras

Nepino

 

filino

 

regxidino

 
rekonis
 
tendaron
 

oferis

 

patrin

 

filinon

 
Kalhxas
 

kovris


templo

 

sxajna

 

gxisnuna

 

repacigxis

 

sangon

 

signon

 

kontraux

 

intencon

 

proksimigxas

 

malsxatante


katenus

 

retenas

 
auxskultanto
 

rifuzon

 

auxdas

 
blindigi
 

multaj

 

kasxas

 

sercxu

 

konsentas


pretekstojn

 

reveno

 
kuragxus
 

postulis

 

apartenas

 
posedas
 

ripetas

 
Sensxangxe
 
dividu
 
rifugxejon