FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44  
45   46   47   48   49   50   >>  
fine al mi venas, Vi, Plenumigx', filino plej ravanta De la plej granda patro! Ho, gigante Nun antaux mi levigxas via bildo! Per la rigardo mia mi apenaux Atingas viajn manojn, kiuj plenaj De fruktoj kaj de benaj kronoj, portas Trezorojn de Olimpo. Kiel oni Ekkonas regxon laux la grandmezuro De l' donoj--cxar la kvanto, kiun multaj Jam nomus ricxo, al li devas sxajni Malgranda--tiel oni vin, ho dioj, Rekonas laux la donoj tre sxparataj, Sed longe kaj sagxege preparataj. Cxar nur vi solaj scias, kio estas Por ni utila, nur vi solaj vidas La vastan regnon de la estonteco, Dum antaux ni la steloj kaj nebuloj Cxiuvespere kovras la rigardon. Trankvile vi auxskultas nian pregxon, Petantan pri sensagxa rapideco, Sed via man' neniam malmature Desxiras la cxielajn orajn fruktojn; Kaj ve al tiu, kiu ilin prenas Perforte tro frutempe: la acida Mangxajx' al li alportas nur la morton. Ne lasu, ke la longe atendita Felicx', apenaux iam esperita, Simile al la ombro de amiko Nun preterpasu vane, restigante Trioblan suferadon kaj doloron! ORESTO (denove aliras al sxi). Se vi pri vi kaj pri Pilado pregxas, Ne citu mian nomon kun la viaj! Ne savos vi krimulon, sed kun li Dividos vi malbenon kaj mizeron. IFIGENIO. De via sort' dependas mia sorto. ORESTO. Neniel! Sola kaj sen akompano Mi iru en la regnon de la morto. Se ecx per via propra kovrotuko Vi kovros la kulpulon, vi ne kasxos Lin antaux la eterne-maldormantoj; Alesto via, ho cxielulino, Flankigos ilin, sed ne fortimigos. La teron de la sankta arbareto Ne rajtas ili tusxi arogante Per la piedoj, sed de malproksime De temp' al tempo auxdas mi ilian Teruran ridon. Tiel blekas lupoj Cxirkauxe de la arb', sur kiun savis Sin vojagxanto. Ekster la arbaro Ripozas ili, kvazaux siegxante; Sed se mi nur forlasos la arbaron, Tuj ili eklevigxos, balancante Serpentajn siajn kapojn, aperigos Cxirkauxe polvajn nubojn kaj pelados Akiron sian pluen, sen ripozo. IFIGENIO. Cxu povas vi auxskulti bonan vorton? ORESTO. Gxin sxparu por amato de la dioj! IFIGENIO. Espero nova nun por vi eklumis. ORESTO. Tra fumo nur briletas antaux mi La mortriver', vokante al infero. IFIGENIO. Cxu vi fratinon havas nur Elektron? ORESTO. Nur sxin mi konis; cxar la pli maljunan Frutempe prenis for el la mizero De nia domo sxia bona sorto, En kiu ni nur terurajxon vidis. Ho, ne demandu plu kaj ne aligu Vin al la Erinioj. Kun kruela Plezuro ili de l'
PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44  
45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:

ORESTO

 

antaux

 

IFIGENIO

 
Cxirkauxe
 

regnon

 

apenaux

 

auxdas

 
piedoj
 

malproksime

 

arogante


vojagxanto

 

Ekster

 

arbaro

 

demandu

 

rajtas

 

blekas

 

Teruran

 

sankta

 
propra
 

kovrotuko


Plezuro

 
akompano
 

kruela

 
kovros
 

kulpulon

 

Flankigos

 
cxielulino
 
fortimigos
 

Ripozas

 

Alesto


kasxos
 
Erinioj
 

eterne

 

maldormantoj

 
arbareto
 

eklumis

 

Espero

 
sxparu
 

mizero

 

briletas


maljunan

 

Elektron

 

Frutempe

 
mortriver
 

prenis

 

vokante

 
infero
 
fratinon
 
Serpentajn
 

balancante