FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  
xas Kaj kian sorto malbenitan kapon Vi nutras kaj defendas, terurego Atakus tiam vian grandan koron; Anstataux sur la tronon min inviti, Vi eble min elpelus el la regno, Kaj antaux ol atingus mi revenon Al mia hejmo, finon de l' vagado, Vi pusxus min al la mizero, kiu Farigxas cxie la terura sorto De cxiu elpelito kaj vaganto. TOAS. Nu, kiel ajn pri vi la dioj pensas Kaj kion ajn pri via dom' decidis,-- Mi tamen scias, ke de l' tempo, kiam Cxi tie vi aperis kaj cxe ni Vi gxuas plenmezure gastamecon, Ne mankas al ni beno de l' cxielo. Ne estus tre facile min konvinki, Ke mi en vi protektas kulpan kapon. IFIGENIO. Vin benas la bonfaro, ne la gasto. TOAS. Boneco por krimul' ne donas benon; Cxesigu do silenton kaj malfidon! Ne maljustulo tion cxi postulas. Al mi vin la diino enmanigis, Kaj kiel sxi, mi ankaux vin protektas, Kaj sxia volo estu por mi legxo: Se povas vi reveni en la hejmon, Mi tiam vin de cxio liberigas; Sed se la vojo estas jam barita Al vi por cxiam, aux se via gento El sia lando estas elpelita Aux ecx fatale tute estingita, Vi tiam cxiurajte estas mia. Parolu do malkasxe, kaj vi scias, Ke mi neniam rompas mian vorton. IFIGENIO. De la ligil' malnova nevolonte La lango liberigxas, por nun fine Malkasxi, kion kasxis mi tre longe; Cxar se sekreton oni unu fojon Al iu elkonfidas, gxi forlasas Por cxiam la gardejon en la koro Kaj malutilas, aux gxi iufoje Utilas, se la dioj tion volas. Auxskultu! Mi devenas de Tantalo. TOAS. Kviete vi eldiris grandan vorton! Cxu tiu estas via gentopatro, Pri kiu auxdis ja la tuta mondo, Ke estis li plej granda favorato De la diaro? Cxu li estas tiu Tantalo, kiun Jupiter' invitis Al sia tablo kaj al konsiligxo Kaj kies spertoricxajn sagxajn vortojn La dioj mem kun gxuo auxskultadis, Simile al parol' de orakolo? IFIGENIO. Li estas tiu sama. Sed la dioj Ne devas tro kun homoj amikigxi: Cxar mortemuloj estas tro malfortaj, Por sen kapturno teni sin tro alte. Ne estis li malnobla perfidulo, Sed nur tro granda, por sin senti sklavo, Kaj tro malgranda por kunul' de dio, Kaj lia peko estis ja nur homa. Severa estis la dekret' de l' dioj, Kaj la poetoj kantas, ke perfido Kaj granda fiereco lin por cxiam Do l' tablo Jupitera defaligis Kun granda malhonor' en la Tartaron. Kaj ve! la tuta gento sur si portas Eterne la koleron de la dioj. TOAS. Cxu pro l' prapatro aux de propra kulpo? IFIGENIO. Gxi estas vero, ke la tut
PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:

granda

 

IFIGENIO

 

protektas

 

Tantalo

 

grandan

 

vorton

 

invitis

 

spertoricxajn

 

sagxajn

 

vortojn


konsiligxo
 

favorato

 

Jupiter

 
nutras
 
elkonfidas
 
forlasas
 

gardejon

 
sekreton
 

malutilas

 

iufoje


gentopatro

 

auxdis

 

eldiris

 

Kviete

 

Utilas

 

Auxskultu

 

devenas

 

malbenitan

 

Jupitera

 

defaligis


malhonor
 
fiereco
 
dekret
 

Severa

 

poetoj

 

kantas

 

perfido

 

Tartaron

 
propra
 
prapatro

portas

 

Eterne

 
koleron
 

amikigxi

 
mortemuloj
 

kasxis

 
auxskultadis
 

Simile

 

orakolo

 
malfortaj