FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  
nton, Per kiu el la vundoj de l' patrino Konstante sur min sxprucas la malbeno! PILADO. Atendu pli trankvile! La malbonon Vi mem ja pligrandigas kaj vi prenas Sur vin de la furioj la oficon. Min lasu primediti, vi silentu! Nur poste, bezonante por la ago La fortojn kunigitajn, mi vin vokos, Kaj kun kuragx' prudenta tiam ambaux Alpasxos ni al la efektivigo. ORESTO. Parolo de Uliso. PILADO. Vi ne moku! Jes, cxiu devas mem al si elekti Heroon imitotan, se li volas Atingi la Olimpon. Mi konfesas, Ne pensas mi, ke ruzo kaj prudento Makulas viron, kiu sin dedicxis Al plenumado de kuragxaj faroj. ORESTO. Mi sxatas nur kuragxon rektaniman. PILADO. Ne petis tial mi de vi konsilon. Jam unu pasxon faris mi. Jam multe Da scioj mi ellogis de l' gardistoj. Mi scias jam, ke fremda, disimila Virin' katenas tiun sangan legxon; Nur puran koron, pregxon, odorfumon Al dioj sxi oferas. Sxian koron Tre multe oni lauxdas; oni pensas, Ke sxi devenas de amazoninoj, Ke sxi forkuris, por ke sxi per tio Evitu ian grandan malfelicxon. ORESTO. Videble nun potenco sxia luma La forton perdis pro la proksimeco De la krimulo, kiun la malbeno Cxirkauxas, kiel vasta nigra nokto. La pia sangavido liberigas De la katenoj la antikvan moron, Por nin nun pereigi. La sovagxa Spirito de la regxo nin mortigos; Se li koleras, tiam nin virino Ne povas savi. PILADO. Bone al ni estas, Ke de virin' dependas nia sorto! Cxar viro, ecx plej bona, kutimigas Spiriton sian al la krueleco, Kaj fine li ecx legxon al si faras El tio, kion mem li abomenas, Kaj la kutimo faras lin malmola Kaj ecx nerekonebla. Sed virino Obstine cxiam sekvas sian senton, Kaj en la bono kaj en la malbono Sxi estas pli fidebla ... Ts! sxi venas! Nin lasu solaj! Mi ne devas tuj Eldiri niajn nomojn aux konfidi Al sxi tro nesingarde nian sorton. Foriru! Antaux ol sxi ekdeziros Kun vi paroli, mi kun vi parolos. SCENO DUA. IFIGENIO. PILADO. IFIGENIO. Fremdulo, diru, kiu kaj el kie Vi estas. Mi vin trovas pli simila Al greko, ol al skito. (Sxi deprenas liajn cxenojn.) Tre dangxera La libereco estas, kiun mi Nun al vi donas; ho, la bonaj dioj Deturnu tion, kio vin minacas! PILADO. Ho, dolcxa vocxo! Agrablega sono De l' hejma lingvo en la fremda lando! La bluajn montojn de l' haven' patruja Mi, la kaptito, vidas nun denove Kun gxojo antaux la okuloj miaj. Ho j
PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:

PILADO

 

ORESTO

 

IFIGENIO

 

pensas

 

legxon

 

malbeno

 
fremda
 

virino

 

malmola

 

fidebla


malbono
 

nerekonebla

 

Obstine

 

sekvas

 

senton

 

Spiriton

 

koleras

 

mortigos

 
pereigi
 

sovagxa


Spirito

 
dependas
 

krueleco

 

abomenas

 

kutimigas

 
kutimo
 

paroli

 
minacas
 

dolcxa

 

Agrablega


Deturnu

 

libereco

 

lingvo

 

denove

 

antaux

 

okuloj

 

kaptito

 
bluajn
 

montojn

 

patruja


dangxera
 
cxenojn
 

konfidi

 
nesingarde
 
Foriru
 
sorton
 

nomojn

 

Eldiri

 

Antaux

 

ekdeziros