FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43  
44   45   46   47   48   49   50   >>  
dom' jam furiozis ... Kaj propra fil' mortigis Klitemnestron ... IFIGENIO. Ho senmortuloj, vi, kiuj pasigas Felicxajn tagojn super puraj nuboj, Cxu nur por tio dum tre multaj jaroj Vi min de cxiuj homoj apartigis Kaj tenis min en via proksimeco Kaj sur min metis la oficon virgan La sanktan fajron cxiam subtenadi Kaj la animon mian vi, simile Al flamo, cxiam direktadis supren, Ke la terurojn de la domo mia Eksentu mi nur iam pli malfrue, Sed tiom pli profunde?--Ho, parolu Al mi pri la junulo malfelicxa! Parolu pri Oresto! ORESTO. Ho, se jam oni povus nun rakonti Pri lia morto! Kvazaux fermentante, Levigxis el la sang' de l' bucxitino La ombro de l' patrino. Al la filinoj de l' eterna nokto Gxi krias: "tenu firme, ne forlasu La mortiginton de l' patrino! Pelu Kaj persekutu la krimulon! Pelu! Al vi li apartenas!"--Ili auxdas, Iliaj okulacxoj ekrigardas Cxirkauxe kun la agla avideco. Kaj ili ekmovigxas en la nigraj Kavernoj, kaj el la anguloj venas Senbrue tuj ilia sekvantaro, La dubo kaj la pento. Antaux ili Vapor' levigxas el la Ahxerono; El gxiaj nebulringoj ekruligxas Cxirkauxe de la kapo de l' kulpulo Sencxesa freneziga meditado Pri l' faritajxo. Tiam, rajtigitaj Pereon porti, la inferulinoj Elpasxas sur la belan dian teron, De kiu ilin antaux longa tempo Forpelis la malbeno de la dioj. Pied' ilia pelas la kuranton, Ripozon ili donas nur momente, Por tuj ataki kun teruro nova. IFIGENIO. Ho malfelicxa, en la sama stato Vi estas mem, kaj tial vi komprenas Kiome li, malfelicxul', suferas! ORESTO. Kion vi diras? Kia sama stato? IFIGENIO. Vin, kiel lin, ja premas fratmortigo; Al mi jam tion diris via frato. ORESTO. Suficxe! La animo via granda Per falsa vort' ne estu plu trompata! Fremdulo por fremdulo povas teksi Mensogon kaj ruzajxon, por faligi Lin en la reton; inter ni ekzistu Nur vero! Mi estas mem Oresto! Kaj cxi tiu Krimula kap' klinigxas al la tombo Kaj sercxas morton. Kaj en cxia formo Mi estas preta vole gxin akcepti! Ho, kiu ajn vi estas, mi al vi Kaj al amiko mia malfelicxa Deziras savon; sed al mi la savon Mi ne deziras. Se mi ne eraras, Cxi tie vi nur kontrauxvole restas; Eltrovu do rimedon, por forkuri, Sed min cxi tie lasu. Mia korpo Malsupren falu de la alta roko, Gxis maro fluu mia sang', portante Malbenon al la bordo de l' barbaroj! Vi iru, en la hejma greka lando Komencu novan, pli felicxan vivon! (Li foriras.) IFIGENIO. Tiele do vi
PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43  
44   45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:

IFIGENIO

 

ORESTO

 

malfelicxa

 

Oresto

 

Cxirkauxe

 

patrino

 

fratmortigo

 

portante

 

premas

 

Malbenon


Suficxe
 

trompata

 

granda

 
Ripozon
 
kuranton
 
momente
 

Forpelis

 
malbeno
 

teruro

 

komprenas


malfelicxul

 

suferas

 

Fremdulo

 

barbaroj

 

rimedon

 

sercxas

 

morton

 

forkuri

 

akcepti

 

deziras


foriras
 
eraras
 
restas
 

Eltrovu

 

Deziras

 

klinigxas

 

faligi

 

ruzajxon

 
Mensogon
 
kontrauxvole

ekzistu

 

Komencu

 
Krimula
 

felicxan

 
Malsupren
 

fremdulo

 
nebulringoj
 

supren

 

terurojn

 
Eksentu