ankas: la duan mi ne devas fari, cxar mi bedauxrinde promesis ion
verki.
Mi do volas esperi, ke miaj novaj transmaraj amikoj pardonos skizon
tiel mallongan pri tiel interesa temo.
Cxu estas multaj, krom Esperantistoj, kiuj jam de longe estas
havintaj longan amikan korespondadon kun tiuj, kiujn ili ankoraux
neniam vidis? Estas eble; sed certe mi multe antauxpensis pri tiu cxi
vojagxeto kiu ebligus min vidi tiom da Esperantistoj, kun kiuj mi jam
havis tre agrablajn interrilatojn.
Trankvila martransiro kaj komforta vagonaro permesis iom da dormo,
antaux ol mi alvenis, je la sepa matene, en la Gajan Cxefurbon.
Pri la vidindajxoj kaj interesajxoj de tiu cxi Parizo ne estas necese
skribi. Tiuj cxi estas por cxiuj, ne sole por la Esperantistaro.
Sed la kora akcepto, kiun donis al mi Sinjoro Gaubert, Sekretario de
la Pariza Grupo, estis Esperantista privilegio. Vizitinte la
eldonistojn, Sroj. Hachette, mi iris al la oficejo de la Sueza Kanalo
Kompanio, kiun Sinjoro Gaubert sxerceme nomas sia _malliberejo_! Vere
tre luksa malliberejo. Ni en Anglujo ne havas, mi kredas, tiajn
oficejojn. Tie cxi mi ankaux renkontis lian kolegon, Sinjoron Masse,
kiu ankaux estas alia Sekretario de la Grupo Pariza.
La unua objekto, kiu frapas la okulojn, estas bela modelego de la
mondfama kanalo. Versxajne estis pli facile elfosigi la sablon de la
Dezerto ol tratrancxi la Panamajn montojn, tamen la grandeco de la
entrepreno estas tute videbla. Ni kunmatenmangxis tie cxi, kaj la
kuirado, kiel la konstruajxo mem, estis bonega.
Poste mi vizitis Sinjoron Fruictier, la tre agema Redaktoro de la
_Lingvo Internacia_, kaj de la _Internacia Scienca Revuo_. Post
agrabla interparolado ni diris "_Gxis la Revido_" kaj mi foriris por
renkonti Sinjoron Bourlet, Prezidanto de la Grupo Pariza.
Pri li, lia sindonemeco kaj nelacigebleco, mi kompreneble estis multe
auxdinta; kaj do estis por mi tre granda plezuro persone konatigxi
kun tiu cxi afablega kunbatalantestro. Kun li estis sia kuzo, Sinjoro
Mehrmann, Sekretario de la Grupo de Chateau Thierry. Sxajnas ke la
tuta parencaro de Sinjoro Bourlet Esperantigxis, krom unu, kiu
ankoraux okupas sian tempon je la lernado de la Angla lingvo. Tiu cxi
estas tre prava, sed cxu ne estus pli bone, se oni lernus la Anglan
per Esperanta lernolibro? Babilante, ni malrapide promenadis al la
Palais Royal. Tie alveninte, ni eniris Restoracion Vefour, kie mi
eltrovis, ke oni preparis grandan festenon. Tie cxeestis pli
|