en post du aux tri jaroj. Cxiu
suferanto de dorma-malsaneco ekzamenita de la supre nomitaj sinjoroj
evidentigis la cxeestadon de la trupanosam'o en la cerebrospina
fluajxo. Oni ne povas gxin trovi en tiu de landanoj, kiuj ne suferas
de tiu cxi malsaneco.
Tamen oni trovis trupanosom'ojn en la sango de dudek ok procent da
landanoj logxantaj en la dorma-malsaneca kvartalo; sed neniam
aliloke.
Oni kredas ke tiaj personoj kredinde ekmalsanigxis.
Gravaj simptomoj ne aperas gxis la parazito eniras la cerebrospinan
fluajxon.
Tiu cxi malsaneco ne similas je malario, cxar gxi ne kuracigxas per
kinino. Oni nun ne dubas ke la _cici musxo_ (tsetse, _glossina
palpalis_), sangsucxanta musxo, transportas la malsanon de persono al
persono, same kiel la mikrobo malaria (_plasmodium malariae_) faras.
La sekvanta eksperimento pruvas la rolon, kiun la cici ludas en tiu
cxi afero.
Multe da tiuj cxi musxoj sin regalis sur dorma malsana suferanto. Tiu
cxi sxajne ne sentis iliajn pikojn. Ili tiam estis portataj al sana
simio, kiu baldaux malsanigxis, kaj fine mortis, montrante la
kutimajn simptomojn. Oni ankaux trovis en lia sango kaj cerebrospina
fluajxo la trupasonon'ojn. Oni trovis la saman rezultaton post kiam
oni estis ensxpruciginta aux la sangon, aux la fluajxon de la
malsanulo en la simion.
LA POSTENO DE ROBBIE.
La korteto havis tre militan vidigxon. Tie estis soldatoj kun
bataliloj, oficiro kun ligna glavo, fiera knabo kun standardo tro
granda por li, kaj _bando da muzikistoj_ kiu furioze batadis gaje
pentritan tamburon.
Nur malgranda Robbie malgxoje sidis sur la sxtupoj, kaj rigardis.
Perfida peceto da glaso kripligis lian piedon, kaj li ne povis marsxi
tiel rapide, kiel la militistaro. "Mi ne povas ion fari," li diris
cxagrenege. "Jes, vi povas," respondis Kapitano Fred, "vi povas
ekkrii _Hura_! Kiam ni preteriras." La knabeto do gardis sian
postenon, observante tutan la marsxadon kaj remarsxadon. Ofte la roto
iris aliloken, sed li neniam mankis svingi sian cxapeton, kaj levi
sian fajfan aplauxdon, kiam ili trapasis.
Robbie estas la vera heroo. Ne estas facile ekkrii "_Hura_" pro tiuj,
kiuj povas antauxeniri kiam ni estas devigitaj halti; ne estas facile
forgesi nian propran malkontentigon, kaj aplauxdegi tiujn, kiuj faras
tion, kion ni deziras, sed ne povas, fari; ne estas facile gxoji je
la sukceso de tiuj, kiuj posedas la lokon, kiun ni deziras okupi.
Nur granda koro povas stari aparte, kaj ekkrii
|