enis cxe Kalkuto, kie mi logxis du tagoj, tre
okupita de la acxetado de tauxgaj vestoj kaj litkovriloj: tie ankaux
mi unue ekdormis en moskito kurtenoj.
Tie cxi mi vizitis Sinjoron P., kies adreson vi donis al mi, kaj vi
estos interesata scii ke li estas Hindo, kaj ankaux instruisto. Li
esperas akiri la lingvon mem, kaj fine instrui siajn Hindajn
lernantojn. Mi penos lin teni je lia parolo per korespondado.
Post maltrankvila veturo, nokte, en vagonaro al Goalundo, mi suriris
sur riveran vaporsxipon, kiu faris zorgindan vojagxon de kvar tagoj
per la Brahmaputra Riverego; gxi multefoje surkuris sur subakvajn
sablajxojn, kaj unufoje estis tiamaniere tenata dum dudek horoj, kiam
du aliaj sxipoj alvenis kaj, tirante, liberigis gxin. Mi sxiplasis
cxe Rangamatti Ghat meznokte: la ejo estis plena je Hindoj kaj
Asamanoj, sed neniu estis tie por renkonti aux helpi min, kaj tre
malkonvene estis zorgi mian pakajxon. Mi pasigis la nokton en
proksima neokupata Bungalo, kie mi farigxis mangxajxo de la moskitoj.
Matene mi eltrovis, ke elefanto min atendis. Li jxus estis levigxinta
el la longa herbo, kaj lia atentisto estis senpolviganta lian dorson.
Tiam sekvis tre skuega, tre polvega, kaj tre varmega rajdo kvindek
kvar mejlojn longe, kiuj okupis _tri tagojn_. Cxiunokte mi logxis cxe
iu plantisto, cxar la kutimo en Asamo inter Euxropanoj estas--_Via
domo pro cxiu, kaj cxies domo pro vi!_
Estas kvar aliaj Euxropanoj sur la Gxardeno, kaj cxiu logxas en
aparta bungalo. Estas pli ol kvarmiloj da Kulioj (Coolies). En unu
tago mi vizitas kelkcentojn da preskaux nudaj cxokoladkolorajn
virojn. Multaj ligas sian longan haron poste, simila al virino, kaj
siaj koloj estas cxirkauxataj de koljuveloj. Mi trovas grandan
malfacilecon lerni ilian lingvon, cxar estas tia malkomprenebla
miksajxo de Asama, Bengala kaj Kacxara, treege distrancxita; kaj
malfelicxe, neniu el miaj kolegoj povas sxpari la tempon por instrui
min. Sed estas mirinde kiel neceseco agemigas onies pensilon, kaj mi
jam akiris suficxe pro mia nuna postulo.
Nia gxardeno estas du mejloj longe kaj unu mejlo largxe. Gxi estas
limata de la dika arbarego (Jxunglo) kiu senrompe atingas al la
proksimaj Himalajaj Montegoj, kaj kiu estas enlogxata de multaj
sovagxaj bestoj, precipe ursoj, elefantoj, tigroj kaj leopardoj, kiuj
ofte eraras en la gxardenon por ataki la laboristojn.
* * *
Nune la vetero estas perfekta, sed, kompreneble, dum la pluvado, kiu
komencigxas en Majo,
|