ol dudek
kvin Samideanoj, kies nomojn mi jam konis, sed kies plimulton mi ne
ankoraux vidis.
Mi ne povas tie cxi nomi cxiujn cxeestantojn: suficxe ke mi diru, ke
M. le General Sebert (Membro de la Instituto), M. de Menil (de
Jarlibra famo), M. Rollet de l'Isle (kiu klopodas pri marista
vortaro) kaj preskaux cxiu eminenta Pariza Esperantisto cxeestis,
krom M. Cart kaj M. de Breon, kiuj bedauxrinde, ne povis partopreni.
Dum la vespermangxo, niaj Samideanoj sendis koregajn salutojn al
cxiuj Britaj Esperantistoj, kaj fidis, ke ni cxiam laboradu kune kun
niaj Francaj Gefratoj por certigi la tutmondan alprenon de nia kara
afero.
Kompreneble mi respondis je tiu cxi afablega sendajxo, kaj faris
mallongan raporton pri la nuna stato de Esperanto cxi tie, kaj ankaux
diris, ke ni en Anglujo esperas baldaux atingi tiun altan lokon, kien
nun estas alveninta nia energia fratino, Francujo.
Tiu cxi estis la unua okazo kiam mi estis devigata fari paroladon
Esperantan, kaj mi timas, ke mi suferis je iom da timemo. Mi do estis
felicxa, kiam mi estis fininta la paroladeton de dankesprimo pro la
granda afableco de niaj Parizaj Samideanoj, esperinte, ke ni en
Londono baldaux povos montri al ili kelke da niaj vidindajxoj.
Poste ni auxskultis Esperantajn kantojn. La Gesinjoroj de Menil
ambaux estas Esperantistoj, kaj muzikantoj, kaj verkis kelkajn tre
melodiajn kantojn. Ni ankaux kantis _La Vojo_, de M. Deshays, kiu
venis Londonon dum la pasinta jaro. Poste cxiuj cxeestantoj
fotografigxis per magnezia lumo, kaj, se la rezultato estos bona, gxi
eble enmetigxos en The Esperantist.
Je la noktomezo mi eniris la Hotelon por dormi, kaj songxi, ke mi de
plu estas nur H.B.M. sed ke mi farigxis eminentulo ia, kiu faras
plezurprogreson.
Je la sekvanta mateno, vekigxinte, mi plezure vidis ke mia horlogxo
montris nur la sepan kaj, sekve, ankoraux duonhoro da litkusxado
restis por mi. Estas terure, mi kredas, se oni devas elsalti en la
malvarmecon, tuj post vekigxo! Mi do trankvile kusxadis, sed, subite,
mi ektimigxis! La horlogxo _ankoraux_ montras la sepan! Cxu la
eminentulo estas enirinta belan landon, kie tempo ne estas? Mi
auxskultas: ne, la horlogxo haltis. Certe mi estas mankinta la
vagonaron. Rapidege mi min vestas, kaj iras al la stacidomo. Gxojo!
Estas nur la oka, kaj estas suficxe da tempo.
Jam brilis la suno en sennuba cxielo, kiam mi renkontis Sinjoron
Bourlet, kaj eniris kune kun li, en trovarmigitan vagonaron. Kial la
Fra
|