ncaj vagonaroj cxiam estas tiel varmegaj? Mi preskaux ne povis
spiri, kaj miaj piedoj estis preskaux rostitaj sur la fera suprajxo
de la varmigilo.
Cxirkaux la dekunua, ni alvenis en Chateau Thierry, kaj denove
renkontis Sinjoron Mehrmann, kiu kondukis nin cxe Sinjoro Borson, la
Prezidanto de la nova Grupo tie. Kun li estis rondeto Esperantista,
kaj ni babiladis dum kelkaj minutoj. Mi tiam eltrovis, ke la cxampana
vino en cxampanlando estas multe pli bongusta, laux mia opinio, ol
tiu, kiun ni havas en Anglujo. Mi rakontis al la cxeestantoj, ke mi
biciklete vizitis, antaux unu jaro, la urbeton, kaj ke mi multe
admiris la Urbestrejon, kie ni poste devis paroli. Kaj certe, se iu
estis dirinta ke post malpli ol unu jaro mi enirus tiun Urbestrejon,
per frako kaj fumpotcxapelo vestite, por paroladi iom pri Esperanto,
mi ne estus povinta gxin kredi. La vero estas ofte tre, tre stranga.
Cxar la suno estis tiel brila, ni kune supreniris al la antikva
kastelo, aux, pli korekte, la kastelejo, de la Regxo Theodoriko II.,
kiu donis sian nomon al la urbeto. La Esperanta Grupo nomas sin
_Grupo Kastelteodorika_.
Je la tagmezo, ni malsupreniris de tiu cxi aglonesto, kaj eniris la
belan hejmon de Madame Mehrmann, kie ni tagmangxis.
Tiu cxi memorigas al mi, ke antaux enirinte Francujon, mi timis la
Francan kuiradon: sed tute senkauxze. Se nur niaj kamparaj gastejoj
estus tiel komfortaj, kiel estas tiuj de niaj najbaroj, ni kredeble
vidus pli da alilandaj turistoj.
Dum tiu cxi vojagxo mi multe eksciis pri la cxiutaga Franca vivado,
kiu certe neniam estus lernita, se mi ne estis estinta Esperantisto,
ecx kun perfekta kono de la Franca lingvo; kaj mi denove devas danki
la tre afablajn gesinjorojn, kiuj min tiel kore gastigis.
Post la tagmangxo, Sinjorino de Menil ludis sian tre melodian
Esperantan Valson. Ni poste procesiis tra la stratoj al la bela
blanka Urbestrejo, kiu altiris tiom da mia atento la antauxan jaron.
Ni eniris belegan cxambregon, pentritan kaj ornamitan, kie trovigxis
granda Kastelteodorikanaro. La vetero estante tiel bela, ni timis, ke
nur malmulte da personoj cxeestus, sed ni eraris, kaj mi gxojis vidi
inter la kunvenintoj, multajn junulojn.
Gxis nun preskaux ne estis okazo por memori, ke mi komprenis la
Francan lingvon, cxar, kompreneble, ni cxiam interparoladis
Esperante. Sed nun mi trovis, ke mi ne perdis mian tempon je la
ellerno de tiu malfacila, sed bela, lingvo. Mi perfekte komprenis la
rimarkindan p
|