gantoj de The
Esperantist!) Dank' al viaj penadoj, mi nun, pli ol iam antauxe,
fidas je la bela estonteco de nia kara afero. Al tiuj fervoraj
amikoj, kiuj kontrauxdiras la supersignojn cxar ili deziras skribi al
la Gazetaro Esperante mi diros: "Faru tion, kion mi estas farinta.
_Skribu vian Esperantan leteron, sen la bezono de supersignita
litero._" Estas facilege tiun cxi fari. Antaux kelkaj tagoj, nia
fervora kunbatalantestro, Sinjoro Bourlet, skribis tutan kolonon sen
supersigno.
Tiam, se la Redaktoro ne presigas vian leteron, ne plendu kontraux la
supersignoj, sed kontraux la antauxjugxo de la Redaktoro. Sed,
kompreneble, nun tiel, kiel antauxe, vi cxiam povas lauxbezone uzi la
literon H anstataux la supersigno, por telegrafi, presigi, k.t.p.
Sed alie vi ne devas fari. Vi ne devas elpensi vian propran
_Fonetikan Alfabeton_. Vi devas skribi Esperanton, por ke vi estu
Esperantisto.
* * *
Kara Sinjoro,--Signoj ne mankas, ke la temo de lingvo
internacia interesas cxiun tagon pli kaj pli la homojn pensantajn de
la mondo. Estas societo internacia da lingvistoj, kiu sin nomas
Societo Internacia Fonetika (Association Phonetique Nationale). Gxi
havas gxian centran oficejon en Parizo, sed la membroj apartenas al
dek sep diversaj nacioj, kaj enhavas la plej progresajn profesorojn
kaj instruistojn de modernaj lingvoj el cxiu civilizita nacio. Gxi
estas ekzercinta fortan influon sur la edukadaj oficejoj de Francujo
kaj Germanujo, kaj estas tiamaniere tute aliforminta la instruon de
modernaj lingvoj en la lernejoj de tiuj cxi du grandaj nacioj. La
Societo havas monatan gazeton, Le Maitre Phonetique, kaj oni
komencas diskuti en tiu cxi gazeto la temon de lingvo internacia.
Malfelicxe estas iuj da la plej influemaj membroj, kiuj havas fortan
antauxjugxon kontraux lingvo artefarita, kaj tiun cxi monaton ili
estas antauxmetintaj proponojn pri la ekzameno de tiu cxi temo, kiuj
estas tute malamikaj ecx al la konsiderado de la meritoj de nia kara
lingvo. Sed tiu cxi povas nur helpi nian kauxzon.
Cxar estas bonaj Esperantistoj en tiu cxi klerega Societo, kiuj scios
bone kiel batali pro la vero kaj pro la kara lingvo, kontraux cxiuj;
kaj la rezultato povas nur esti, ke la meritoj de Esperanto farigxos
konataj al multe da la plej kapablaj lingvistoj de Euxropo; kaj la
kulpo estos la nia, se ni ne gajnos iujn da ili por nia kauxzo.--Via,
R. J. Lloyd, D.Litt., M.A.
* * *
Sinjoro,--Antaux tri semajnoj mi sciigx
|