por la
Esperantistaro. Tie cxi, Profesoro Lambert donos Esperantan kurson de
Julio 1 gxis 31 Oktobro. Abonpago, je la kvar monatoj (cxiuj temoj),
L2 (50 fr.) 30 fr. po ses semajnoj. Esperantistaj studentoj povas
esti certaj, ke ili trovos en Dijxono plej koran Esperantistan
akcepton. Oni konsilas, ke ili kunportu kun ili siajn bicikletojn,
cxar la cxirkauxajxoj estas tre belaj, kaj la vojoj tre tauxgaj. Por
ilustrita brosxuro priskribanta la tutan kurson, skribu al _Sro.
Lambert, Profesoro cxe la Universitato, Dijon, France_.
La Redaktoro esperas, ke kelkaj Anglaj kunbatalantoj partoprenos je
tiu cxi kurso, kiu estas la unua libertempa kurso enhavanta
instruadon de Esperanto.
* * *
La dua numero de la _Internacia Scienca Revuo_ siatempe aperis, kaj
enhavas longan artikolon pri la _N Radioj_, kaj valorajn raportojn
pri la lastaj medicinaj progresoj kaj fizikaj Sciencoj. Tiu cxi
Gazeto vere estas tre grava ilo, kaj ni esperas, ke gxi ricevos la
apogon, kiun gxi meritas. La kosto de specimeno de la unua aux dua
numero, kune kun propaganda folieto en Angla kaj Esperanto estas sep
pencoj afranke.
* * *
La Ilustrita Posxtkarto povas esti amiko je nia afero, sed ankaux, se
oni ne zorgos, gxi farigxos malamiko. Eble estos utile tie cxi doni
kelkajn sciigojn pri la sendo de tiuj cxi.
Oni neniam devas meti la posxtsignon sur la ilustrita flanko, sed gxi
devas esti samflanke kun la adreso. Se oni alie faras, la ricevanto
devos pagi pluan 30 centimojn.
Kaj, se oni deziras sendi la posxtkarton duonpreze, oni devas
elstreki la vortojn _Carte Postale_, kaj anstatauxi "_presajxo_, aux
_Imprime_." Kaj oni ne devas skribi plu ol la adreso, kaj la nomo de
la sendanto, kaj, eble, la dato. Tiam la kosto nur estas 5 centimoj
(one halfpenny).
* * *
Karaj Samideanoj,--Kun la intenco fari de ili donacon al nia
estimata Majstro, Doktoro Zamenhof, mi petegas, ke vi aminde sendu al
mi neilustritan posxtkarton enhavante la sekvantan Kredon:--
"Mi sincere kredas ke Esperanto estas la sola solvo de tre grava
problemo de la Homaro: helpanta sxlosillingvo; kaj mi cxiam rigardos
gxian absolutan netusxeblecon, kiel la simbolo de nia forteco
kontraux atakoj kaj malamikoj de nia verko."
Kaj aldonu vian nomon kaj adreson.
Tiam, kiam mi ricevis almenaux kvincent da tiuj p.k. mi, antaux sendi
ilin al la Estro, presigos libreton enhavantan la superan kredon kaj
la nomojn kaj adresojn de aligxantoj.
La kosto de la
|