FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   >>  
La animo de la simio enigxis apenaux en tiu nova stato, kiam maljuna babilema virino gxin acxetis. Gxi gxojigis sxin; kaj sxi metis gxin el belan kagxon. Gxi bone mangxadis kaj kunbabiladis, la tutan tagon, kun la maljuna babilemulino, kiu sencxese paroladis kiel gxi. El sia antauxa stato gxi aldonis ion nekonatan al siaj novaj talentoj: gxi ridinde movis sian kapon, krakigis sian bekon, agitis centmaniere siajn flugilojn kaj per siaj piedetoj faris multajn sensencajxojn, kiuj rememorigis pri la grimacoj de Fagotino. Cxiumomente la maljunulino surmetis siajn okulvitrojn por gxin admiri. Sxi enuis tial ke sxi estis iom surda, kaj ne auxdis kelkafoje parolojn de sia papago, kiun sxi trovis pli sprita ol iu ajn. La papago trezorgita farigxis babilegema, trudema, frenezega. Gxi tiom ekscitigxis kaj trinkis tiom da vino kun la maljunulino, ke gxi mortis. Denove gxi revenis antaux Plutono, kiu, tiun fojon, volis gxin transigi en fisxan korpon por gxin mutigi; sed refoje gxi petoladis antaux la Regxo de Ombroj, kaj la princoj malofte rifuzas la petojn de la sxercemuloj, kiuj ilin flatas. Plutono do permesis al tiu cxi eniri homan korpon. Sed, cxar Dio hontis sendi gxin en korpon de sagxa kaj virta homo, li gxin aligis al korpo de enuiga kaj trudema paroladisto, kiu mensogis, kiu sencxese fanfaronadis, kiu faris ridindajn gestojn, kiu mokis cxiujn ajn, kiu interrompis la plej klerajn kaj seriozajn paroladojn per neniajxoj aux malgxentilaj malsagxajxoj. Merkuro, kiu gxin rekonis en tiu nova stato, ridante diris: "Ho! Ho! mi vin rekonas, vi estas kunmetitajxo el simio kaj papago, kiujn mi iam vidis. Kiu deprenus de vi la gestojn kaj parolojn, senpripense ellernitajn, tiu al vi nenion lasus. Per beleta simio kaj bonega papago, oni nur faris malsagxan homon." _Kiom da homoj en la mondo, per kunvenaj gestoj, babileto kaj sxajna kapableco, estas nur sensprituloj kaj senkleruloj!_ INSTINKTO AUX INTELIGENTECO? Originale verkita de O.W., Esperantisto 7074 (el Francujo). Oni ofte parolas pri la instinkto de iaj bestoj, precipe de la hundoj. Oni rakontas pri ili historiojn, kiuj kredigus pli al ilia inteligenteco ol al ilia instinkto. Mi volas rakonti al vi nur anekdoton, kiun mi certigas al vi tute vera. Kiam mi komencis ekzerci la medicinon, mi logxis en urbeto proksima de bela rivero. Unu el miaj parencoj tie posedis akvomuelejon, kaj mi tre sxatis la banojn en rivero. Ofte, kun miaj amikoj, ni trairis la ri
PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   >>  



Top keywords:

papago

 

korpon

 
maljunulino
 

instinkto

 

antaux

 

Plutono

 

gestojn

 
trudema
 

parolojn

 

sencxese


rivero

 

maljuna

 

beleta

 
amikoj
 
nenion
 

deprenus

 

senpripense

 
ellernitajn
 

bonega

 

sxatis


malsagxan
 

banojn

 
ridindajn
 

interrompis

 

malsagxajxoj

 

Merkuro

 

rekonis

 

malgxentilaj

 

klerajn

 
seriozajn

paroladojn

 

neniajxoj

 

ridante

 
kunmetitajxo
 

rekonas

 
cxiujn
 
trairis
 

gestoj

 

precipe

 
medicinon

hundoj

 
ekzerci
 
rakontas
 

bestoj

 

logxis

 

urbeto

 

parolas

 
komencis
 
rakonti
 

anekdoton