e
permesis, ke mi foriru antaux ol mi estis vidinta la cxefajn
vidindajxojn, pro kiu mi ilin korege dankas. Sed tie cxi ankaux la
Silka Muzeo; la Pentrajxaroj; la mirinda vidajxo de la Negxaj Alpoj;
la bela Parko; la kunfluo de la du riveregoj, la Saone kaj la
Rhone; ekzistas por cxiuj vizitantoj, ne sole por Esperantistoj. Mi
do nur priskribos la plezuran kunvenon vespere, post ke ni estis
kunvespermangxintaj. Cxe tiu cxi kunveno, mi parolis en Esperanto, de
mia tuta libertempo. Kaj, vere, mi tiom da interesajxoj kaj
memorindajxoj estis vidinta, ke la tagoj sxajnis esti semajnoj!
Sed nun, bedauxrinde, tiu cxi Esperanta vojagxo preskaux finigxis. Mi
estas sercxonta kvieton kaj sanon je la belaj Italaj Malalpoj. Mi do
foriris de Liono noktomeze, kaj vekigxis apud St. Raphael, kie oni
unue vidas la belan, bluegan Mediteranean Maron.
_Marto 16-27._
Vere estas felando, tiu cxi mirinda regiono. Palmoj, orangxoj, belaj
vojoj por la bicikleto, cxiaspecaj kaj cxiakoloraj floroj, kaj miloj
da tiaj belajxoj. Kaj, super cxiu, la cxiam brila suno, la helega
aero. Vere, kiam oni trovas tian pejzajxon en Marto, oni ne povas
eviti pripensi Londonon. Tamen mi amas Londonon, ecx kun gxia nigreta
kaj ofte iom malgaja vidigxo!
Pri la belajxoj de felando mi ne tie cxi devas skribi, sed mi neniam
povos suficxe danki Esperanton, kaj la Esperantistojn, por ke ili
ebligis al mi tian vojagxon. Sinjoro Bicknell, kiu gastigis min, kaj
kies nomo estas tiel bone konata de la legantoj de The Esperantist,
estas tiel afabla, kiel liaj skribajxoj estas interesplenaj. Mi multe
gxuis oftajn ekskursojn kun li en la montaron, aux promenante, aux
bicikletante.
Cxiam, kiam oni estas felicxega, la tempo sxajne flugas je
ventoflugiloj, kaj estis tre malgxoja, kiam la fino de la libertempo
proksimigxis, kaj estis necese reeniri la varmegajn vagonarojn.
Mi vizitis la palm- kaj oroplenan Monte Carlo, kie oni ne bezonas
esti alkemiisto por sxangxi argxenton en oro (aux oron en nenio). Tiu
cxi loko sxajnis esti la plej bela el cxiuj. Tamen, je mia alveno
tie, la hajlo kaj negxo falegis, kaj cxiuj la belaj parkfloroj estis
per kovriloj sxirmitaj. Tiu cxi estis la sola sensuna tago!
Mi ankaux vizitetis Nice kaj vidis Sinjoro de Villemain, la
Sekretario de la Grupo.
En Nice ankaux mi perdis mian posxlibreton, enhavantan belan poemon
kaj multe da sciigoj por la Gazeto!
Je la 25 Marto, antaux la tagmezo, mi alvenis en Beaune (Cote d'Or,
ne Algxeruj
|