FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   >>  
is je la unua fojo pri la naskigxo kaj la kreskado de Esperanto, leginte bonegan artikolon kiun pri gxi eldonis Sir William Ramsay, per la _Daily Mail_. Tuj kiam mi estis acxetinta la libreton nomatan _The Student's Complete Textbook_ mi eklernis entusiazme la lingvon dum miaj cxiutagaj vojagxoj per vagonaro inter Londono kaj Brajtono (Brighton), kie mi vivas, demirinte gxian simplecon kaj la facilecon per kiu oni povas gxin ellerni. Permesu, tial mi petas, Sinjoro Redaktoro, ke unu el la Geesperantistaro konigu al vi la plezuron kiun li estas eltirinta je tiu cxi afero. La celo tamen de tiu cxi letero estas demandi al vi, ke vi bonvolu al mi sciigi, cxu trovigxas en Brighton grupo aux sekcio Esperantista? Se ne, mi volus doni miajn malgrandajn servojn por gxin efektigi, agante, kompreneble, sub via afabla direkto, aux tio de kelkaj aliaj personoj, kiuj estos havintaj spertadon pri tiaj aferoj. Efektive mi zorgus treege disvastigi la lingvon kiel eble plej mi povos. Al mi sxajnas ke Brajtono devas farigxi utila centro Esperanta por gxia alpreno, kaj mi estas certa ke mi ricevos la korajn kunlaboradojn kaj bondezirojn de cxiuj, kiuj volegas antauxenirigi la interesojn de nia kara lingvo. Kun saluto.--Via, D. H. Lambert (B.A., Oxon), 59, St. Aubyns, Hove, Sussex. _Jen la lauxvorta letero de nova Esperantisto, kiu lernis la lingvon en vagonaro!_ Kompreneble, mi esperas ke cxiuj najbaraj amikoj je nia Afero helpos nian novan apoganton, je la fondigo de forta grupo en Brighton. Cxiam antauxen! Ni kreskadu! * * * _La Universitato Londona_ kaj la _Teachers' Guild_ faras libertempan kurson de Julio 18 gxis Auxgusto 12, kaj la Sekretario deziras ke mi anoncu jene. Tiuj studentoj, kiuj ne povos cxeesti antaux la fino de Julio, povos partopreni je la dua periodo da du semajnoj, kaj por tiuj cxi oni donos pluajn klasojn. La Kurso traktos pri la Elparolado kaj Kunmetado de la Angla lingvo; La Fonetikoj de Moderna Angla; Moderna Angla literaturo; Sistemoj por la instruado de modernaj lingvoj; kaj paroladoj pri Angla edukado kaj institucioj. Abonpago dum la tuta monato, L2 (50 frankoj). Dum la lasta du semajnoj, L1. Oni esperas ke multe da alilanduloj cxeestos. Por pluaj sciigoj, skribu al _Director of the Holiday Course for Foreigners, University of London, South Kensington, S.W._ Bedauxrinde ne estos Esperanta kurso tiun cxi jaron kaj la sciigo de la Dijxona Universitato devas esti multe pli interesa
PREV.   NEXT  
|<   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   >>  



Top keywords:
Brighton
 

lingvon

 

semajnoj

 

Moderna

 

Universitato

 
lingvo
 

letero

 
esperas
 

Brajtono

 
Esperanta

vagonaro
 

deziras

 

anoncu

 

Sekretario

 
Auxgusto
 
kurson
 

libertempan

 

bonegan

 

studentoj

 
antaux

kreskado
 

Esperanto

 

pluajn

 

leginte

 
periodo
 

partopreni

 
cxeesti
 

Londona

 

Kompreneble

 

lernis


najbaraj

 
amikoj
 
Esperantisto
 
Aubyns
 
Sussex
 
lauxvorta
 

helpos

 
kreskadu
 

artikolon

 
klasojn

Teachers

 

antauxen

 
apoganton
 
fondigo
 

traktos

 

Course

 
Holiday
 

Foreigners

 

University

 

sciigoj