libreto estos sciigata pli malfrue al personoj kiuj
deziras gxin acxeti.
Mi ankaux esperas ke tiuj, kiuj deziras korespondadi pri iaj temoj
kun niaj kungrupanoj Trinidade bonvolos skribi al mi.--Fidele via,
G. O. Messerly,
Port of Spain, Trinidad, B.W.I.
* * *
Turistoj, kiuj deziras veni Riolunaton, devos sin turni al Grafo
Albert Gallois, Sekretario de la Grupo, Riolunato, Prov. de Modena.
Italujo. Grafo Gallois ankaux estas la Redaktoro de la monata Itala
Organo _L'Esperantista_ (jarabono 4 frankoj).
* * *
La Rondiranto de Aprilo enhavas tre interesan skizon de vojagxo en
Montenegro. Oni devas gratuli Sinjoron Kolovrat Cxervinski pri sia
vojagxo en tiu cxi preskaux nekonata lando.
* * *
Alice in Wonderland estas mirinda libro, kaj la ideo falis en la
kapon de fervora apoganto ke estus tre bona ideo gxin traduki en
Esperanto. Kompreneble, oni devos sxangxi multe da la sxercoj, kaj
tiel plu, sed mi esperas ke cxiuj, kiuj povas sendi kelkajn pecetojn,
Esperantajn sxercojn, kaj aliajn tauxgajxojn, tiel faros kiel eble
plej baldaux.
La Rev. R. A. Davis, Broxwood, Pembridge, Herefordshire, afable
klopodas pri tiu cxi malfacila afero, kaj espereble, se Esperantistoj
kunlaborados, nia literaturo gajnos novan, kaj tre indan verkon.
La Redaktoro.
EL HINDUJO.
Singribari Hat, P.O., Assam,
_Feb. 27, 1904_.
Kara Sinjoro,--
Gxis nun mi ne havis libertempon suficxan por skribi al vi longan
leteron. Sed sendube vi tion facile komprenos, cxar tia cxi vivo
estas tuta sxangxo, kaj mi sentas, ke mi logxas en alia mondo.
Ni lasis Londonon en malvarmega blovado kaj pluvo. La vetero estis
vere vintro. Dum la sekvantaj tagoj, vojagxantoj restis en siaj
kajutoj, dume la flava vizagxa regxo super cxiuj regxis. Tamen, post
kvar tagoj, la minacaj nuboj estis anstatauxata de la varma sunbrilo
kaj la frenezaj ventoj de gxentilaj blovetoj. La cetervojagxo estis
kvieta kaj gxojinda, krom en la Rugxa Maro, kie la suno estis
senplezure varmega. Ni pasigis du tagojn en la Kanalo Sueza, pri kiu
mi farigxis tre interesata. Gxiaj sepdek mejloj estas trancxitaj tra
la nudema sabla Arabdezerto. Ni vidis kelkajn kamelarojn kaj unu aux
du vilagxojn de sunsekita koto, cxirkauxita de daktilujoj. Kaj,
starante sur la promenejo de la granda mariranta sxipo, dum la
vidajxo estis limata cxiuflanke de la eternaj sabloj, mi vere sentis
ke ni estis senrajtuloj en tia ejo.
Je la 4 Februaro ni alv
|