on venu,_
_Manojn interprenu;_
_Salutintaj, ecx kisintaj,--_
_(Paca mar' sin tenu!)--_
_Tie cxi kaj tie saltu,_
_Koboldeme: nun, ni haltu._
_Auxskultu!_
Rekantajxo (malproksime): _Boju, hundoj, boju!_
_Hundoj, boju, boju!_
Rekantajxo: _Boju, hundoj, boju!_
_Auxdu nun la kokan krion;_
_Cxantikliro[2] kantas tion:_
_"Kokorauxko!" krias koko._
Ferdinando.--El kie venis tia stranga kanto?
El aer' aux el tero?... Plu ne sonas ...
Cxu estas io de insula dio?--
Mi sidis ploreganta pri la sorto
De mia patro kiu jxus pereis ...
Dolcxegaj sonoj venis super l'ondo,
Gxin kvietigis,--ecx doloron mian;--
Altiris min cxi tien l'harmonio,
Sed jxus forcxesis.... Ne! gxi rekomencas....
Arielo Kantas:
_Sub tridek futoj da marakvo_
_Profunde patro restas;_
_Farigxas ostoj nun koralo;_
_Okuloj perloj estas:_
_Aliformigxas li marame,_
_Tre ricxe kaj orname._
_Hore mortsonoro tintas,_
_Maraj nimfoj kantas:_
Sonorila ehxo: _Bum! bom! bam! bum!_
_Ilin auxdas mi, ... Auxskultu!_
Hxora ehxo: _Bum! bam! bom! bum!_
Ferdinando.--Gxi diris pri droninta patro mia!
Ne estas terdevena homa kanto
Auxdita de mi supre!
Prospero.-- Ho, Mirando,
Palpebroj viaj malfermigxu: kion
Ekvidas vi antauxe?
Mirando.-- Kio estas?
Spirit'? Cxielo! Kiel gxi rigardas!
Sinjoro, certe sxajnas gxi belforma;
Spirito tamen estas.
(_Dauxrigota_).
FOOTNOTE:
[2] Angle, _chanticleer_.
LA SIMIO.
Fablo 18 el Fenelon, Tradukita de Maurice Mehrmann.
De maljuna ruza simio, la ombro malsupreniris post morto, en la
malhelan logxejon de Plutono, kie gxi petis por reveni inter la
vivantoj.
Plutono volis resendi gxin en la korpon de multepeza kaj malsprita
azeno, por senigi gxin de gxia fleksebleco, viveco kaj ruzeco; sed
gxi faris tiom da sxercoj kaj petolajxoj, ke la nepardonema Regxo de
la Inferoj ne povis sin deteni de ridado, kaj permesis al gxi elekti
novan iston.
La simio petis por eniri korpon de papago. "Tiel, almenaux," gxi
diris, "mi konservos ian similecon al la homoj, kiujn mi longatempe
imitadis. Estinta simio, mi faris gestojn kiel ili, kaj estonta
papago, mi alparolos ilin dum la plej agrablaj interparoladoj."
|