o, kie la fervojistoj deziris min sendi). Sur la promenejo
de la stacidomo trovigxis la verda stelo, kaj mi konatigxis kun
Sinjoro Cyrot, Sekretario de la Grupo. Ni kunforiris, kaj tagmangxis
kun la komitataro, kaj mi denove gxuis la gastamon de la
Esperantistoj.
Poste ni vizitis la rimarkindan _Hostel Dieu_, kaj gxian mirindan
pentrajxon de la Fina Jugxo; ni rampis en la Sonorilejon (Beffroi)
eniris la Parkon kaj eksciis iom pri _truloj, kiuj mangxas cignojn_!
Je vespermangxo, tre sxerca okazo multe ridigis nin. Ni kunparoladis
en la Hotelo cxiam en Esperanto, sed, subite, oni diris frazon, kiun
mi tute ne povis kompreni. Ecx je la dua fojo la afero estis
nekomprenebla. Fine mi lernis ke la nekonataj vortoj estis en la
Angla lingvo! Jen interesa fakto por tiuj, kiuj kredas, ke la
malfacila Angla lingvo devas esti uzata por sxlosillingvo.
Post vespermangxo ni kuniris al la Liceo, kie Sinjoro Mathouillet
faras Esperantan kurson, kaj mi renkontis alian aron da samideanoj.
Beaune estas centro de la vinkomerco de Francujo, kaj M. Deschamps,
komitatano de la Grupo, elpensis novan sistemon por figuri per la
botelo, la participojn Esperantajn. Sur paperego, oni vidas tri
virojn, la unua tenas en mano botelon da Beauna vino. Li estas
_trinkonta_, kaj la vino estas _trinkota_. La dua viro jam suprenigis
la botelon al la busxo, kaj estas _trinkanta_, kaj la vino estas
_trinkata_. Sed la tria viro, kun tre gaja mieno, multe dancadas,
malplena botelo en mano. Li estas _drinkinta_, kaj la vino ne plu
estas, gxi estas _trinkita_!
Sed la Grupo ankaux posedas indan poeton, kaj espereble legantoj de
The Esperantist povos parkere lerni kelkajn Beaunajn poemojn, sendube
inspiritajn de la Beauna vino.
Noktomeze mi adiauxdiris, kaj eniris la vagonaron kaj alvenis en
Parizo matenfrue de la 26 de Marto. Ne plu Esperantante, mi pasigis
la tagon en la Palaco de la Louvre, kaj en la Jardin des Plantes.
Poste, tre laciga, mi acxetis Anglan Gazeton, por vidi cxu gxi estas
ankoraux en Esperanto presata; kaj, vidante, ke ne ecx estas _kolono_
Esperanta tie, mi rapidis al Londono por demandi la kauxzon.
En la vagonaro mi varbis unu aligxonton, sur la vaporsxipo alian.
Alveninte en Londono, mi trovas, ke la vetero ankoraux estas tre
malvarma. Oni tremetas, kaj pensas pri la Itala varmeco, kie oni
preskaux deziras sekvi la ekzemplon de niaj unuaj gepatroj pri la
vestaj aferoj.
_Kaj poste._
Vere, kiam la Esperanta movado en Anglujo
|