aroladon, kiun faris Sinjoro Bourlet. Sed cxiuj bonajxoj
finigxas, kaj mi multe bedauxris, ke mi povis kompreni la Francan,
kiam, paroladmeze, mia amiko deziris, ke mi diru iom _en la Franca_
por montri, ke estas preskaux neeble, ke alilandulo perfekte lernu
lingvon tiel malfacila kaj neregula. Vere miaj auxdantoj estis tre
paciencaj, kaj ne multe ridis je mia penado, sed mi multe gxojis,
kiam oni lasis min denove paroladi Esperante! Cxu tiu cxi provo
varbigis kelkajn el la cxeestantoj?
Je la kvina horo la kunveno finigxis, kaj ni faris unu aux du
vizitetojn antaux ol ni reeniris la hejmon de la gastama Sekretario.
Dum mia antauxa mallonga cxeestado en Chateau Thierry, mi perfekte
konatigxis kun la naturaj belajxoj de la regiono, sed nun, dank' al
Esperanto, mi konas iom pri la tieaj logxantoj, kaj iliaj belaj
hejmoj.
Rapide, tro, tro rapide, alvenis la forirtempo, kaj la varmega
vagonaro nin reportis Parizen.
Kompreneble la kunvojagxantoj multe interesigis, auxskultante nian
Esperantan interparoladon. Cxu ili kredis ke ni ne estis samlanduloj?
Je la dekunua (nokte) mi devis diri adiaux al mia tre sindonema nova
amiko, kaj mi tramis al Gare de Lyon, kie la stacidomo estis gajigita
de cxiaspecaj soldatoj.
La vagonaro forveturis je la unua horo. Mia sola kunvojagxanto estis
oficiro iranta al Tonkino. Ni kunparoladis iom, pri Esperanto inter
aliaj temoj, kaj li diris, ke eble li lernus la lingvon vaporsxipe,
anstataux cxiam kartludadi.
Tiam, cxar la vagono ne estis tro varma, mi metis sur min kovrilon,
kaj bone dormis.
La dekunuan de la 14a Marto mi alvenis Dijxonon, kaj, dank' al la
verda stelo en la butontruo, mi estis rekonita sur la strato de
Sinjoro Jullien, la Sekretario de la Grupo. Li kondukis min en
Bufedon, kie kelkaj konataj Esperantistoj kunvenigxis, kaj kie ni
tagmangxis. Sinjoroj Boirac (Rektoro de la Universitato), Lambert
(Profesoro cxe la Universitato), Lallemant (Kunverkanto de
_Diversajxoj_), Sinjorino Bastoul (Vicprezidantino de la Grupo), kaj
multaj aliaj cxeestis.
Dum la mangxado, Sinjoro Boirac klarigis al mi la proponon pri la
venonta Libertempa Kurso cxe la Dijxona Universitato, pri kiu mi
aliloke skribos. Kompreneble tiu cxi devas multe helpi nian aferon,
se diverslandanoj povos tie renkontigxi.
Poste Sinjoro Jullien afable kondukis min en la antikvan palacon de
la Burgundaj Dukoj, kaj en la muzeon, kie trovigxas la famegajn
Flamandajn skulptajxojn. Sed tiuj cxi ankaux ekzi
|